Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/05

Carl Spitzweg: Das Ständchen (La serenado). Virvoĉaj kvartetoj resp. ĥoroj estis kantensembloj tipaj por la romantikisma epoko en Germanio
Carl Spitzweg: Das Ständchen (La serenado). Virvoĉaj kvartetoj resp. ĥoroj estis kantensembloj tipaj por la romantikisma epoko en Germanio

Romantikisma muziko estas la supera stiltendenco de la muziko de la 19-a jarcento. La plej gravaj ecoj de romantikisma muziko estas la emfazo de sentoplena esprimo, la dissolvo de la klasikaj formoj, la pliampleksigo de la tradicia harmoniko samkiel la asociado de la muziko kun ekstermuzikaj, ofte literaturaj ideoj (programmuziko). La orkestron oni ĉiame pliampleksigis, por unuflanke atingi kolorecajn fajnaĵojn, aliflanke per uzado de ĉiuj disponeblaj rimedoj ebligi pli kaj pli grandiozajn impresojn. Krome oni enprenis ĉiam pli ofte elementojn de la popolmuziko, parte en la kadro de la realismo, parte kaŭzitaj per la naciaj skoloj de malgrandaj landoj. Kutime oni distingas inter tri fazoj de la romantikismo, kvankam en la literaturo la ekzaktaj rilatoj ne estas unuecaj.

La malfacilaĵo je la etoda uzo de la nomoj romantiko kaj "romantika" por certa tendenco resp. epoko en la muziko ĉefe devenas de tio, ke oni elektis nociojn, kiuj ligiĝas ekde la komenco de la 19-a jarcento kun la germana literatura romantiko (Novalis, Wilhelm Heinrich Wackenroder, Ludwig Tieck, la fratoj August Wilhelm kaj Friedrich Schlegel, E. T. A. Hoffmann, Clemens Brentano kaj aliaj). Legu pli...