Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/10

Portreto de Tamara de Kartvelio.
Portreto de Tamara de Kartvelio.

Tamara de Kartvelio, kartvele თამარი "Tamar" (1160-1213), estis mezepoka reĝino de Kartvelio kiu apartenis al la Bagratida dinastio. Ŝia regado daŭris de 1184 ĝis 1213, kaj estas konsiderata «ora periodo» dum kiu la kartvela regno havis plej grandan teritorion (ĝi regis la tutan Kaŭkazion) kaj disflorantan kulturon.

Tamara estis proklamita ebla heredantino kaj kunregantino de sia patro reĝo Georgo la 3-a en 1178, sed ŝi alfrontis signifan opozicion de la aristokrataro tuj post la morto de Georgo. Tamen, Tamara sukcesis neŭtraligi tiun opozicion kaj komencis energian eksteran politikon helpata de la falo de la potencaj rivaloj — selĝukoj kaj Bizancio. Apogita de potenca armea elito, Tamara povis konstrui, sur la sukcesoj de siaj antaŭuloj, imperion kiu dominis Kaŭkazion ĝis la kolapso sub la mongolaj atakoj du jardekojn post ŝia morto.

La ligoj de Tamara kun tiu periodo de politika kaj kultura reviviĝo, kombinita kun ŝia rolo kiel ina reganto, kondukis al ŝia idealigo kaj romantikigo. Ŝi restas grava simbolo en kartvela popola kulturo kaj estis ankaŭ kanonigita de la Kartvela Eklezio. Legu pli...