Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/50

Esperantistoj havas propran kulturon, nomatan Esperanta kulturo, kiu estas deirpunkto al aliaj kulturoj (ĉi tiu estas esenca trajto por ĝi, pli ol por dominantaj naciaj lingvoj). La vorto gufujo ekz. estas propre Esperanta. Ĝia signifo ekestis en aparta cirkonstanco kaj estas senpere komprenebla nur por la koncernaj Esperantistoj.

Esperantistoj ordinare emas paroli pri temoj, kiuj povus esti konsiderataj kiel tiklajofendaj inter neesperantistoj (ekzemple pri politiko, rasismo k.a.), eĉ se ili ne farus tion en sia hejmlando aŭ en alia lingvo, kiun ili scias. Ĝenerale Esperanto-kulturo estas fokusita ekz. je legado, edukado (precipe rilate novaĵojn, faktojn kaj lingvojn) kaj toleremo (precipe al personoj el aliaj kulturoj). Esperanto-parolantoj estas ankaŭ pli emaj kontraŭi tutmondiĝon, kulturo-lavadon kaj malaperon de ies gepatra lingvo, cetere ĉar ĉi tiuj elementoj igas nin unikaj.

La plimulto el la Esperanto-parolantoj estas ankaŭ kontraŭ deviga lernado de dominantaj lingvoj (kio okazas en pluraj landoj tra la mondo, kiel Svedio kaj Islando, kie lernando de la angla estas deviga de la unuagrada lernejo ĝis iafoje universitato). Ili opinias, ke deviga devus esti la lernando de facila lingvo, kia Esperanto, aŭ alia, kiun oni povus ellerni ene de unu du jaroj. Tiel infanoj kaj gepatroj estus malpli emaj al subtaksado de la propra lingvo favore por alia pli utila. La Esperanta-komunumo havas ankaŭ pli-malpli saman fon-scion, ekzemple scion pri iuj famaj Esperanto-parolantoj, libroj, retejoj, malgrandaj urboj, kiuj havas gravan signifon pro Esperanto-rilataj okazaĵoj ktp.

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj. Entute ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 mil titolojn. Malmultas Esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, tial la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: partio - aldomigo - Bubastiso