Vikipedio:Gazetara komuniko 125000

Gazetara komuniko.

Hodiaŭ, la _____, Esperanto-Vikipedio atingis la nombron de 125.000 artikoloj. Tiel ĝi aliĝis al la listo el 22 vikipedioj, kies artikolokvanto superas la nombron 125.000, kaj estas la plej granda kaj aktiva Vikipedio en planlingvo. Jubilea fariĝis la artikolo pri _____, kiu estis aldonita de la uzanto _____.

Estis bezonataj preskaŭ 8,5 jaroj, ekde novembro 2001 ĝis februaro 2010, por atingi tian artikolokvanton. Dum tiu tempo la kresko de la Vikipedio okazis ne ĉiam egalrapide: dank' al aŭtomata alŝuto de artikoloĝermoj pri urboj de Germanio, komunumoj de Italio, urboj de Brazilo kaj astroj, la kvanto de artikoloj en la Esperanto-Vikipedio dufoje rapide kreskis. Tamen en 2007 kiam la artikolokvanto atingis la nivelon de 80 mil artikoloj, la komunumo decidis, ke aŭtomata alŝuto de ĝermoj kompromitas la kvaliton de enciklopedio kaj ke oni ne plu uzu ĝin.

Nuntempe en la Esperanto-Vikipedio troveblas iom pli ol 125.000 artikoloj, el kiuj 187 havas la statuson de elstaraj kaj 167 de legindaj artikoloj. Kvankam en la Esperanto-Vikipedio estis registritaj ĉirkaŭ 30.000 uzantoj, el ili nur iom pli ol ___ faris almenaŭ unu kontribuon. La kvanto de aktivaj vikipediistoj, kiuj aldonas monate pli ol 5 artikolojn aŭ faras pli ol 50 kontribuojn, estas nur ĉirkaŭ ___ homoj, sen kalkuli aktivajn robotojn. Sed pluraj homoj kontribuas al la Vikipedio sen registriĝo, kiu plu ne estas deviga.

Pritemaj ligiloj:

Vidu ankaŭ redakti