Vikipedio:Iniciato por libereco de panoramo

Imagu, ke la Bundestag en Berlino povus aperi en Vikipedio nur ankoraŭ tiel!
Lernu kiel funkcias la libereco de panoramo en tiu ĉi prezentaĵo en Esperanto.

Savu la panoramoliberecon! Propono de la Eŭropa parlamento endanĝerigas milionojn da bildoj de Vikipedio! Helpu per via aktiveco

La Jura komisiono de la Eŭropunia Parlamento ŝanĝis la iniciatoraporton de Julia Reda je postulo de Jean-Marie Cavada tiel, ke komerca utiligado de fotoj de objektoj daŭre troviĝantaj en publika spaco estonte ne nur, kiel ĝis nun, bezonas permeson de la fotisto, sed estonte ankaŭ de la posedanto de la aŭtorrajtoj de la objekto. Tio signifus ne malpli ol la forigo de la libereco de panorama en la Eŭropa Unio. Se tiu leĝomodifo estos decidita, tiam Vikipedio devus depreni aŭ nigrigi ĉiujn bildojn de eventuale aŭtorrajte protektitaj objektoj en la publika spaco en la koncernitaj landoj aŭ meti ili sub alia licenco aŭ por ĉiu unuopa provi akiri la permeson de la aŭtorrajtoposedanto.

Ĉar tia leĝomodifo endanĝerigus la agadmanieron de Vikipedio, ni alvokas al agado kontraŭ tiu freneza plano, kiu estas nenio alia ol atako kontraŭ la libereco de informo kaj la demokratio!

Sur ĉi-tiu paĝo ni prezentas diversajn eblojn de agadoj.

Konkretaj ebloj estas:

Eŭropa parlamento voĉdonas favore al la libereco de panoramo redakti

La vikipedia kampanjo portis fruktojn: La Eŭropunia parlamento akceptis moderan modifon de la aŭtorrajto, sed forstrekis la proponon de la komisiono, kiu volis limigi la liberecon de panoramo. La libereco de panoramo do estos konservita en la landoj, kiujn tio koncernas.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. [http://www.heise.de/foto/meldung/EU-Parlament-stimmt-fuer-kleine-Urheberrechtsreform-mit-Panoramafreiheit-2747034.html EU-parlamento voĉdonas por modera reformo de la aŭtorrajto. (germanlingva retpaĝo konsultita 2015-07-12)