Vikipedio:JI-Vikipedio

Artikolo aperinta en majo 2002 en la franca en la revuo "JEFO-Informas" (JI) de JEFO Junulara Esperantista Franca Organizo.


Bonvenon al la Vikipedio de Esperanto!

La plej frenezaj projektoj naskiĝas en Interreto. Tiel aperis "Wikipedia" lastjare. Wikipedia estas reta enciklopedio kies legantoj estas ankaŭ la verkistoj! La nomo "Wikipedia", Vikipedio en Esperanto estas el la vortoj "Vikio" kaj "Enciklopedio", Vikio nomante sistemon ebliganta al diversaj personoj kunlabori por komunaj realigoj en Interreto.

La anglalingva versio ekaperis en januaro 2001 kaj entenas jam preskaŭ 30 000 artikolojn! Ĝia celo anoncita estas 100 000 artikoloj! Ĉar ne estas limoj en Interreto, Wikipedia allogis redaktantojn regantaj aliajn lingvojn ol la angla kaj tiel Wikipedia jam multlingvas en pli ol 20 lingvoj, inter alie la germana, la franca, la rusa, sed ankaŭ la araba, la ĉina, la kataluna, la hebrea... kaj kompreneble Esperanto!

Kaj ĝuste, la Vikipedio en Esperanto ekkomencis plej furore! Ĝi estis iniciita en novembro 2001 de Chuck SMITH kaj Uzanto:Stefano KALB de Pensilvanio en Usono. Stefano disponigis al Vikipedio sian tutan propran laboron akumulita en Kalblando, malgranda enciklopedio, kiun li konstruas de kelkaj jaroj en sia propra TTT-ejo. Kaj tiel hodiaŭ, post nur kelkaj monatoj, pli ol 1000 artikoloj jam ĉeestas en Vikipedio donante al Esperanto la 5an pozicion inter la diversaj lingvoj de Wikipedia!

Plie, la Esperanto-versio havas la privilegion havi en sia teamo de redaktantoj, la "vikipediistoj", spertan programiston Brion VIBBER, kiu igis la Esperantan version avangardista versio en sia funkciado, notinde pri la uzo de unikoda formato por ebligi montri la literojn proprajn al Esperanto, samtempe faciligante iliajn skribadon por ĉiuj. La ekzemplo de la esperanta versio estos tiel granda helpo al aliaj lingvoj kiuj bezonas specialajn literojn malfacile por skribi.

Hodiaŭ 28 kontribuantoj el 12 naciecoj jam partoprenis en la Vikipedio en Esperanto. Devenaj de Usono, Rusio, Francio por la plej nombraj, novaj kontribuantoj komencas ankaŭ alveni el Brazilo, Ĉinio, Japanio, ... ĉiuj animitaj de la sama entuziasmo por kunlaboro en komuna lingvo al enciklopedio de la kono, tute en Esperanto! http://eo.wikipedia.com/


Tiu artikolo povos esti proponita al internacia revuo. Ĝi povos ankaŭ esti traduktita kaj adaptitaj al diversaj lingvoj. Vi povas vidi la francan version ĉi tie.

Tiu artikolo estas videbla en la franca kaj Esperanto kun bildoj en la TTT-ejo de JEFO/Esperanto-Jeunes.