Vikipedio:Lua/Moduloj/Listutil

Ŝablona programado Diskutoj Lua Testoj Subpaĝoj
Modulo Esperanto English Deutsch

Modulo: Dokumentado

Listutil okupiĝas pri listoj.

Funkcioj por ŝablonoj

list
Estas la primara funkcio en ĉi tiu modulo; konvertas donitan tekston laŭ apartiga signo aŭ ĉeno en liston.
";" estas transdonata kiel argumento al la funkcio "list" de la Lua-modulo "listutil"; en ĉi tiu modulo la argumento estas limsigno kaj povas esti iu ajn ĉeno (ekzemple, ĝi povus esti komo aŭ punkto)
"kio estas tio; mi ne scias" estas en la eniga ĉeno, kiu estas tiam disigata en pecojn surbaze de la limsigno (la eniga ĉeno enhavas ";", tiel ke tie la ĉeno estas disigata)
ligu kun la valoro jes kaŭzas, ke la listeroj estas aŭtomate vikie ligataj.
modo havas sep eblajn valorojn: ul, ol, span, pre, kaj, kaj faldebla.
  • Se estas ul, tiam plu aperas la nenumerata listo.
  • Se estas ol, tiam aperas numerata listo.
  • Se estas span, tiam eĉ ne plu aperas vera listo, sed sinsekva aranĝo de la listeroj. Krome tiam la limsigno estas difinebla per samnoma parametro.
  • Se estas pre, tiam la unuopaj listeroj aperas en unuopaj linioj de <pre>-etikedo.
  • Se estas kaj, tiam aperas sinsekve la unuopaj listeroj, apartigitaj per komo. Sed inter la du lastaj eroj staras kaj.
  • Se estas , tiam aperas sinsekve la unuopaj listeroj, apartigitaj per komo. Sed inter la du lastaj eroj staras .
  • Se estas faldebla, tiam la listeroj aperas tiel ke apud la unua listero staras [Kaŝi][Montri] kiel ĉe navigilo, kaj la ceteraj estas kaŝeblaj aŭ denove montreblaj.
limsigno estas helpa parametro, kiu funkcias nur, se samtempe modo havas la valoron span. Alie ĝi estas ignorata. Bonvolu atenti, ke ĝi ne estas identa al la sennoma unua parametro. Tiu estas la limsigno por disigi la listerojn.
linisalto estas helpa parametro, kiu funkcias nur, se samtempe modo havas la valoron span. Alie ĝi estas ignorata.
count
Estas funkcio, kiu redonas la nombron de listeroj depende de la donata limsigno.
category
Estas funkcio, kiu aŭtomate kreas kategoriojn el la donitaj listeroj depende de la limsigno kaj pliaj parametroj. Se antaŭ la listera parto de la kategorio estu plia teksto, tiam oni difinu la parametron kategorio. Se post la listera parto de la kategorio estu plia teksto, tiam oni difinu la parametron kategorio2. Krome difineblas la kategoria ordigilo per la samnoma parametro.

Uzado en ŝablonoj

Funkcio list
{{#invoke:listutil|list|;|kio estas tio; mi ne scias}}

Tio redonas:

  • kio estas tio
  • mi ne scias
{{#invoke:listutil|list|,|Paŭlo, Evo, muso}}

Tio redonas:

  • Paŭlo
  • Evo
  • muso
{{#invoke:listutil|list| .. |1 .. 2 .. 3 .. 4 ..}}

Tio redonas:

  • 1
  • 2
  • 3
  • 4 ..
Funkcio list kun parametro ligu
{{#invoke:Listutil|list|,|kato, hundo, muso, ĉevalo|ligu=jes}}

redonas

{{#invoke:Listutil|list|,|kato, [[hundo]], muso, ĉevalo|ligu=jes}}

redonas

{{#invoke:Listutil|list|,|kato, [[Hundeto|hundo]], muso, ĉevalo|ligu=jes}}

redonas

{{#invoke:Listutil|list|,|bela kato, granda hundo, griza muso, rapida ĉevalo|ligu=jes}}

redonas

{{#invoke:Listutil|list|,|bela [[kato]], granda [[hundo]], griza [[muso]], rapida [[ĉevalo]]|ligu=jes}}

redonas

Funkcio list kun parametroj ligu kaj modo
{{#invoke:Listutil|list|,|kato, hundo, muso, ĉevalo|ligu=jes|modo=ol}}

redonas

  1. kato
  2. hundo
  3. muso
  4. ĉevalo
{{#invoke:Listutil|list|,|kato, hundo, muso, ĉevalo|ligu=jes|modo=span}}

redonas kato · hundo · muso · ĉevalo

Funkcio list kun la parametroj ligu, modo kaj limsigno
{{#invoke:Listutil|list|,|kato, hundo, muso, ĉevalo|ligu=jes|modo=span|limsigno=•}}

redonas kato • hundo • muso • ĉevalo

{{#invoke:Listutil|list|,|kato, hundo, muso, ĉevalo|ligu=jes|modo=span|limsigno=#}}

redonas kato # hundo # muso # ĉevalo

Funkcio list eĉ funkcias nestite
{{#invoke:Listutil|list|,|rabobestoj {{#invoke:Listutil|list|,|kato, hundo}}, muso, ĉevalo}}

redonas

  • rabobestoj
    • kato
    • hundo
  • muso
  • ĉevalo


Funkcio count
{{#invoke:listutil|count|;|kio estas tio; mi ne scias}}

Tio redonas:

2

{{#invoke:listutil|count|,|Paŭlo, Evo, muso}}

Tio redonas:

3

{{#invoke:listutil|count| .. |1 .. 2 .. 3 .. 4 ..}}

Tio redonas:

4


Ĝeneralaj atentigoj pri la enplektado de moduloj

Enplektado okazas ĉiam en la formato

{{#invoke: Listutil | Funkcionomo | valoro1 | valoro2 | nomoX=valoro … }}

La parametroj povas esti nomitaj aŭ nenomitaj kiel ĉe ŝablonoj.

Se nekonata signoĉeno venas de ekstere (kiel ŝablonaj parametroj), ĉiam estu laborata kun la formo 1=valoro.

Pliajn informojn vi trovos sur Helpo:Lua.