Vikipedio:Lua/Moduloj/Vivtempo

Ŝablona programado Diskutoj Lua Testoj Subpaĝoj
Modulo Esperanto English

Modulo: Dokumentado

Vivtempo estas Lua-modulo, kiu kreas funkciojn de la ŝablono {{Vivtempo}}.

Por ŝablonoj

show
Kreas diversajn kategoriojn, laŭ la difinitaj Vikidatumaj valoroj de la koncerna artikolo aŭ la donitaj parametroj.

La modulo kreas tri nenomitajn parametrojn por ŝablonoj, nome:

Parametro Klarigo
{{{1}}} nomo
{{{2}}} jaro, en kiu la temulo naskiĝis
{{{3}}} jaro, en kiu la temulo mortis

Ekzemploj

En {{Vivtempo}} estas la jena fontokodo:

{{#invoke:Vivtempo|show|{{{1|}}}|{{{2|}}}|{{{3|}}}}}


Ĝeneralaj atentigoj pri la enplektado de moduloj

Enplektado okazas ĉiam en la formato

{{#invoke: Vivtempo | Funkcionomo | valoro1 | valoro2 | nomoX=valoro … }}

La parametroj povas esti nomitaj aŭ nenomitaj kiel ĉe ŝablonoj.

Se nekonata signoĉeno venas de ekstere (kiel ŝablonaj parametroj), ĉiam estu laborata kun la formo 1=valoro.

Pliajn informojn vi trovos sur Helpo:Lua.