Vikipedio:Petoj pri dosiero

Modelo 1 redakti

Estimataj geamikoj,

Mi redaktas Vikipedion, liberan kaj senpagan interretan enciklopedion (http://www.wikipedia.org/). Celo de nia projekto estas amasigi konojn el ĉiuj terenoj de homa sciado, senpage prilabori ilin kaj disvastigi utile al la tuta homaro. Sed samtempe ni tre estimas aŭtorajn rajtojn kaj ĝuste en tiu ĉi konekso mi estas turnanta al vi.

Sur via paĝo (<ligilo>) troviĝas eminenta fotografio (<priskribo>) (<ligilo>). Ni estus tre dankemaj al vi, se vi donus permeson eluzi ĝin en Vikipedio (krom alia en artikoloj <ligilo>), se vi havas al ĝi la aŭtorajn rajtojn. Sen akiro de la klara permeso de la aŭtoro ni ne povas uzi tiun ĉi materialon.

Se vi donos al Vikipedio la permeson eluzi tiun ĉi fotografion, bonvolu indiki ankaŭ apartenantan licencon. Ni bedaŭrinde povas akcepti kaj publikigi nek bildojn kun permeso de tipo "nur por Vikipedio", "nur por nekomercaj celoj" nek "fair use" ("honesta uzado"). Sed se vi povus tiun bildon envicigi sub licenco Creative Commons Attribution-Share Alike 3.0 (http://eo.wikipedia.org/wiki/Creative_Commons), poste oni povos tiun ĉi bildon uzi ne nur en Esperanto-Vikipedio, sed ankaŭ en ĉiuj ceteraj (ekster aliaj en la angla, kiu estas la plej ampleksa en la mondo). Tiu ĉi licenco diras, ke vi konsentas kun tio, por ke tiuj ĉi fotografioj povu senpage uzi eĉ reguligitaj sub kondiĉo de indiko de aŭtoreco. Sur paĝo de la dosiero ni indikos ĉiujn por ni alireblajn indikojn pri ties origino, inkluzive de ligilo al via paĝo. Se vi dezirus, ke sur la paĝo de la dosiero troviĝu indikojn pri la aŭtoro, poste ni ĝoje indikos informon de vi aŭ kiajn ajn pluajn indikojn.

Pluajn detalojn pri la licencoj en Vikipedio vi povas tralegi sur paĝoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Licencoj_por_dosieroj kaj http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Copyrights (angle) .

Se vi ne estas tenanto de aŭtoraj rajtoj, sed vi scias, ke la rajtoj pasis aŭ kiu estas ties tenanto, mi estus tre dankema al vi, se vi dinus al mi tiun ĉi informon.

Mi volus ankoraŭ atentigi pri la fakto, ke kiu ajn povas libere redakti la artikolojn en Vikipedio kaj fondi novajn. Ankaŭ vi povas redakti Vikipedion, tiel kiel faras tion miloj da aliaj homoj. Ni ĝojas pri la eventuala kunlaboro!

Mi dankas al vi por via tempo.

Salutante <viaj nomo kaj familia nomo> <ligilo al via vikipediista paĝo>


Modelo 2 redakti

Estimata <AŬTORO|TTT-MAJSTRO>,

plaĉas al mi via dosiero <TIU KAJ TIU>. Laŭ mia opinio temas pri tre informiga kaj utila materialo. Tre ĝoje mi uzus ĝin en projekto nomata Vikipedio, kies mi estas partoprenanto kaj tial mi petas vin pri permeso. Vikipedio http://www.wikipedia.org estas libera enciklopedio, en kiu kunlaboras volontuloj el la tuta mondo.

Tre ĝoje mi ensumigus viajn materialojn en artikolon http://eo.wikipedia.org/wiki/<RILATA VIKIPAĜO>. Se vi volos, vi povas la liberecon de Vikipedio ankaŭ provi per tio, ke vi mem reguligos la artikolon eĉ sen formala registro de via konto.

Vi povas uzi viajn materialojn nur, se vi estas kompleza doni al ni permerson kun kondiĉoj de iu el la liberaj licencoj. Ni preferas Creative Commons Attribution-Share Alike, kiu certigas, ke kiu ajn rajtos la materialojn uzi kaj reguligi, sed ĉiam devas esti indikita la aŭtoro de la verko tiel, kiel li mem difinis tion. Plenan version de tiu ĉi licenco en la angla lingvo vi trovos en: http://creativecommons.org/licenses/by-sa/ (bedaŭrinde traduko al Esperanto dum ne estas je dispono).

La pli menciita licenco eksplicite ŝirmas la aŭtorojn antaŭ tio, ke ili estu konsiderataj kiel respondecaj pri ŝanĝoj faritaj de aliaj, kaj samtempe certigas al ili agnoskon de meritoj por ilia laboro. Pli da informoj pri nia politiko de aŭtoraj rajtoj vi trovos en http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Kopirajto

Mi dankas al vi por via tempo kaj ĝojas ricevi vian respondon.

Kore salutante

<SENDINTO DE LA LETERO>

Rilataj artikoloj redakti