Vikipedio:Reflinks

Reflinks estas skripto skribita en python en pywikipedia aro, kiu aldonas titolon al referencoj en la formo <ref>[http://www.vikipedio.eo]</ref> or <ref>http://www.vikipedio.eo/</ref>. La titoloj estas forprenitaj de la title-marko en la paĝo.

Ĝi estis skribita por pywikipedia-robotoj de NicDumZ kaj ĝi estis uzata por konverti ĉirkaŭ 5500 referencojn en franclingva Vikipedio dum januaro de 2008 kaj poste ĉirkaŭ 62300 referencojn en la anglalingva dum februaro de 2008. Ĝi estis portita en Iloservilo iom pli poste de Dispenser.

Estas du reĝimoj por ruli la skripton, rete aŭ robote. La reta versio provizoras interagadon inter homo kaj maŝino. Dume, la robota skripto estas aŭtomata.

Eksteraj ligiloj redakti