Villagonzalo

Villagonzalo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Villagonzalo
BA-Villagonzalo 11.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06473 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 217  (2022) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 52′ N, 6° 12′ U (mapo)38.863055555556-6.1969444444444Koordinatoj: 38° 52′ N, 6° 12′ U (mapo) [+]
Alto 237 m [+]
Areo 41 km² (4 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villagonzalo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La loĝantoj nomiĝas galapagueros. La censita loĝantaro en 2008 estis de 1.352 loĝantoj.

SituoRedakti

Villagonzalo estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Vegas Bajas sed je ties koincido kun la Vegas Altas de la rivero Guadiana, je altitudo de 237 m; je 76 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 2o km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 40,8 km².

EkonomioRedakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

HistorioRedakti

La fondo estis kiel domaro dependa de Alange en la 14a jarcento fare de la superulo de la Ordeno de Santiago nome Gonzalo Mexía, de kiu devenas la nomo de la vilaĝo, tio estas VillagonzaloVilaĝo de Gonzalo. En 1588 sendependiĝis la vilaĝo de tiu senjorlando pere de la pago de 7.000 dukatoj al Filipo la 2-a, kaj de tiam estis vilaĝo de la jurisdikcio de Mérida.

TradiciojRedakti

Inter ili estas rakontoj pri la ekzisto en la vilaĝo de sonorilo kies sono silentigis la stormoj kaj garantiis sukcesajn naskojn.

Kiel en la tuta regiono tradicias la "matanza" (porkobuĉado), novembre kaj decembre; per tio la familio certigis provizon de viando la tutan jaron.

DemografioRedakti

La loĝantaro restis simila dum la unua duono de la 20-a jarcento sed post 1960 la elmigrado forportis grandan parton de la vilaĝanoj. Post 1980 la kvanto stabiliĝis kaj aktuale estas ĉirkaŭ 1.352 loĝantoj.

FestojRedakti