Vincas
vira persona nomo
Vincas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri mallongigo de la litova nomo Vincentas kaj pri variaĵo de la persona nomo Vincento[1].
Konatuloj kun tiu persona nomo
redakti- Vincas Bartuška (1917-2010), eklezia juristo kaj profesoro
- Vincas Jomantas (1922-2001) litova-aŭstralia skulptisto
- Vincas Karoblis (1866-1939), juristo kaj litovia ministro pri justico
- Vincas Krėvė-Mickevičius (1882-1954), verkisto, filologo kaj sovetie litova politikisto
- Vincas Kudirka (1858-1899), verkisto, poeto, eldonisto, fondinto de la movado Varpininkai, ĵurnalisto kaj redaktoro de la gazeto "Varpas", unu el la motoroj de la movado pri revivigo de la litova lingvo en la 19-a jarcento kaj verkinto de la nacia himno de Litovio
- Vincas Mickevičius-Kapsukas (1880-1935), sovetie litova politikisto
- Justas Vincas Paleckis (naskiĝis en 1942), politikisto, diplomato kaj membro de la Eŭropa Parlamento
Notoj
redakti- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 375