Virgulino de la Anunciacio (Antonello da Messina)

pentraĵo de Antonello da Messina

La Virgulino de la Anunciacio (itale Annunciata di Palermo) estas pentraĵo de Antonello da Messina de la Unua Renesanco. Ĝi estas unu el la ĉefverkoj de la pentristo, farita inter 1474 kaj 1476, en kiu li aplikas la plej altan gradon de sia arto. La pentraĵo, de malgranda formato, (45 × 34,5 cm) estas unu el la Trezoroj de la Galleria Regionale della Sicilia en Palermo, kaj unu el la plej famaj pentraĵoj en Sicilio, se ne la plej fama.

Kun granda ekonomio de rimedoj, nur per la gesto kaj vizaĝa esprimo de Maria, Antonello reprezentas la tutan evoluon de la Anunciacio. La pentraĵo preterlasas la esencan elementon, kiu ebligas identigi unuavide Anunciacion: la Ĉefanĝelo Gabrielo. La hipotezo de disimbrita diptiko, kiu reprezentus la anĝelon sur alia panelo, estas formale forĵetita, ĉar ekzistas neniu spuro de artikoj aŭ detekteblaj fiksoj sur la tabulo de Palermo.