Virseksulo kiel normo

(Alidirektita el Viro kiel normo)

En feminisma teorio, la principo virseksulo kiel normo entenas ekzemple derivadon de inaj vortoj disde tiuj viraj (ekzemple oni derivas la vorton "edzino" disde la vorto "edzo"), uzadon de la pronomo "li" por paroli pri persono de nekonata sekso. Laŭ tia lingva seksismo, tio estas laŭ la principo "virseksulo-kiel-normo", la virseksuloj estas kvazaŭ "normo", dum la inoj estas "escepto".

"Virseksulo kiel normo" en Esperanto redakti

Substantivoj kaj substantivaj participoj redakti

En la komenco la principo "virseksulo-kiel-normo" estis tre enradikiĝinta en Esperanto sed poste ĝi iom post iom malpliiĝis kaj nun malmulte restas en la lingvo. Laŭ la moderna esperantologio, la jenaj vortoj estas uzeblaj por paroli pri ino:

adjutanto, aktoro, anglo, apaĉo, arabo, amiko, biologo, bonzo, bovo, cigano, ĉevalo, ĉino, derviŝo, diakono, diplomato, episkopo, esperantologo, feo, franco, fripono, gasto, generalo, geografo, geologo, germano, ĝemelo, hebreo, heroo, hundo, imamo, indiĝeno, japano, judo, kamarado, kapitano, kaporalo, kapro, kardinalo, kato, katoliko, kelnero, koko, kolego, kolonelo, leono, leŭtenanto, mastro, majstro, membro, ministro, monarĥo, najbaro, nobelo, oficiro, orfo, papo, pasaĝero, parenco, pastro, poeto, prezidento, profesoro, polo, rabeno, redaktoro, ruso, sekretario, sklavo, soldato, studento, svedo, ŝafo, ŝoforo, tajloro, turisto, viktimo, ano, estro, ido, isto, ulo

Ankaŭ la O-vortoj, kies lasta sufikso estas -ant-/-at-/-int-/-it-/-ont-/-ot-/-an-/-estr-/-id-/-ist-/-ul- estas uzeblaj por paroli pri ino. Ekzemple

esperanto, lernanto, zorganto, zorgato, konito, juĝoto, akademiano, kortegano, regnano, vilaĝano, regnestro, Izraelido, reĝido, esperantisto, instruisto, kuracisto, sciencisto, bonulo, junulo

Sed unuatempe oni emis nepre aldoni al tiaj vortoj la sufikson -in- , parolante pri ino; aliflanke, en multenombro tiaj vortoj estis seksneŭtralaj (ekzemple "amikoj de l' lingvo internacia") - ĉi tio estas unu el la kaŭzoj de tio ke oni klasigas ĉi tiujn vortojn kiel seksneŭtralajn. Tamen ĉe ĉirkaŭ trideko da vortoj la vira senco estas tre forta: abato, avo, barono, bubo, caro, dando, duko, edzo, fianĉo, filo, frato, fraŭlo, grafo, kapono, knabo, kavaliro, kuzo, lordo, monaĥo, nepo, nevo, onklo, patro, reĝo, princo, sinjoro, vidvo, viro; sed oni foje povas uzi tiajn vortojn kiel seksneŭtralajn metafore kaj multenombre (ekzemple "La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos" - L. L. Zamenhof) sed tia uzo estas malofta. Ĉar la inajn vortojn edzino, patrino k. t. p. oni faras el la viraj vortoj, ĉi tiuj vortoj estas ekzemplo de la principo "virseksulo-kiel-normo". Aktivistoj plurfoje provis forigi tian principon ekzemple per enkonduko de novaj seksneŭtralaj vortoj (parento por patro/patrino k. t. p.), la vira sufikso -iĉ- , la neduumula sufikso -ip- kaj la karesa neduumula sufikso -pj-. Do, laŭ tia solvo, anstataŭ la vortoj patro (vira), paĉjo (vira, karesa), patrino (ina), panjo (ina, karesa) devas esti parento (seksneŭtrala), parentiĉo (vira), paĉjo (vira, karesa), parentino (ina), panjo (ina, karesa), parentipo (neduumula), papjo (neduumula, karesa) sed tiaj novaj vortoj almenaŭ ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptitaj.

Pronomoj redakti

Alia ekzemplo de sekvado de la principo "virseksulo-kiel-normo" en Esperanto estas uzo de la vira pronomo li por paroli pri persono de nekonata sekso. Tia uzo tamen iom post iom malpliiĝis kaj cedis al la esprimo "li aŭ ŝi" (kiu cetere ankaŭ iom sekvas la principon "virseksulo-kiel-normo" ĉar unue estas "li" kaj poste estas "ŝi"; ĉiuokaze, ĝi estas duumisma ĉar ĝi ne inkluzivas la neduumulojn) kaj al la neoficiala pronomo "ri", kiu neniom sekvas la principon "virseksulo-kiel-normo", nek ekskluzivas la neduumulojn. Kredeble, unue la pronomo ri estis proponita de Ole Hegemann en la novaĵletero "Sekso kaj Egaleco" en la jaro mil naŭcent sepdek ok, sed tre populariĝis en la komenco de la tria miljaro.

"Ge-"ismo redakti

Kelkaj trouzas la prefikson "ge-", dirante ekzemple "geamikoj" sed egale kaj laŭ la tradicia lingvuzo, kaj, laŭ la moderna lingvouzo, oni povas tute bone diri "amikoj" ankaŭ al sekse miksita grupo. Krome la esprimo "geamikoj" malinkluzivas la neduumulojn (krom eble la ambaŭseksuloj) ĉar la signifo de la prefikso "ge-" estas "de ambaŭ seksoj". Sed la esprimo "amikoj" povas inkluzivi ankaŭ la neduumulojn ĉar la vorto "amiko" estas seksneŭtrala.

Fontoj redakti