Vitelsaketo, nomata ankaŭ Ovoflava saketo, estas membraneca aneksaĵo al embrio kiu havigas al tiu nutraĵojn kaj oksigenon, kaj samtempe forigas metabolajn forĵetaĵojn. Tio okazas ĉe fiŝoj, reptilioj, birdoj kaj primitivaj mamuloj. En la homa embrio ĝi funkcias kiel vaskula sistemo en la unuaj etapoj de disvolviĝo, antaŭ la komenco de la interna cirkulado.

Homa embrio de 2,6 mm kun aneksa vitelsaketo.

La vitelsaketo estas ŝirmita per maldika mukoza tavolo kaj per pli interna mureto riĉa en sangvaskuloj kiuj kuniĝas al la embria komunikiloj. Post la gastruligo, la vitelsaketo restas pendanta kaj subtenita de la embria korpuso, per kio ĝi formas la vitelan dukton.

Pro la feta disvolviĝo, kaj ĉefe el la 9a kaj 10a semajno de disvolviĝo, la vitelsaketo ekdegeneriĝas nature pro diversaj tialoj, kiel pro premo pro la pliigo de la spaco okupita de la amnio. Dum la frua periodo de la embria disvolviĝo, la vitelsaketo estas la strukturo plej granda, kun ovaleca formo, sed je disvolviĝo, akiras pirecan aspekton.

Oni ne konas kiom da tempo restas aktiva la vitelsaketo.

Bibliografio redakti

  • Gilbert, S. F., Biología del Desarrollo. 2005
  • Wilt F.H, Hake S., Principles of Developmental Biology. 2004
  • GERSTMEIER, Roland; ROMIG, Thomas. Sladkovodní ryby Evropy. 1. vyd. Praha: Víkend, 2003. ISBN 80-7222-307-0.