Vitrea korpo

La vitrea korpo (vitreo signifo "vitrosimila", de la latina vitreus, ekvivalenta al vitr (um) vitro + -eus -ous) estas la klara ĝelo, kiu plenigas la spacon inter la lenso kaj la retino de la okulglobo de homoj kaj aliaj vertebruloj. Ĝi ofte estas nomata simple "la vitreo".

Vitrea korpo
La vitreca korpo kuŝas malantaŭ la okulo, inter la lenso kaj la retino.
La vitreca korpo kuŝas malantaŭ la okulo, inter la lenso kaj la retino.
latine humor vitreus
Parto de Okulo
sistemo Vida sistemo
Information icon.svg
vdr

StrukturoRedakti

La vitrea korpo estas travidebla, senkolora, gelatina maso, kiu plenigas la spacon en la okulo inter la lenso kaj la retino. Ĝi estas ĉirkaŭita de tavolo de kolageno nomata vitrea membrano (aŭ hialoida membrano aŭ vitreca kortekso) apartiganta ĝin de la resto de la okulo. Ĝi konsistigas kvar kvinonojn de la volumeno de la okulglobo.[1] La vitrea korpo estas flua-simila proksime al la centro, kaj ĝela-simila proksime al la randoj.

La vitrea korpo estas en kontakto kun la vitrea membrano super la retino. Kolagenaj fibretoj kunigas la vitreon en la optika nerva disko kaj en la segila bordo(Ora serrata)[1] (kie la retino finiĝas antaŭe), ĉe la Wieger-strio, la dorsa flanko de la lenso. La vitreo ankaŭ firme alkroĉiĝas al la lensokapsulo, retinaj angioj, kaj la makulo, la areo de la retino, kiu donas pli fajnajn detalojn kaj centran vidadon.[2]

Akvaporino 4 en ĉelo de Müller en ratoj transportas akvon al la vitrea korpo.[3][4]

Anatomiaj karakterizaĵojRedakti

La vitreo havas multajn anatomiajn limŝtonojn, inkluzive la hialoidan membranon, la spacon de Berger, la spacon de Erggelet, la ligamenton de Wieger, la kanalon de Cloquet kaj la spacon de Martegiani.[5][6][7]

Supraĵaj aspektoj

Patela fosaĵo: Malprofunda subtaso-simila konkaveco antaŭe, en kiu la lenso ripozas, apartigita per la spaco de Berger

Hialoidokapsula ligamento (ligamento de Wieger): Cirkla densiĝo de vitreo 8-9mm en diametro, konturas la pelvetan foson

Antaŭa haloido: Vitrea surfaco antaŭa al segila bordo. Ĝi kontinuas ĝis la zonaj fibroj kaj envolvas ilin, kaj etendiĝas antaŭen inter la ciliaroj.

Vitrea bazo: pli densa kortika areo de vitreo. Firme alkroĉita al la malantaŭaj 2mm de la ebena parto (pars plana) kaj la antaŭaj 2-4mm de retino

Malantaŭa hialoida surfaco: Proksime ligita al interna limiga membrano de la retino. Firmaj alligaj lokoj: Laŭ sangaj angioj kaj ĉe lokoj de retina degenero

Spaco de Martegioni: Funelforma spaco kovranta la optikan diskon kun densigita rando

Kanalo de Cloquet: 1–2 mm larĝa kanalo ene de la vitreo, ekde la spaco de Martegioni ĝis la spaco de Berger, laŭ S-forma iro ĉefe sub la horizontalo.

La punkto de Mittendorf: Malgranda cirkla opakeco sur la malantaŭa lensokapsulo, kiu montras la lokon de alligo de la hialoida arterio antaŭ ol ĝia posta regreso.[8]

Papilo de Bergmeister: tufo de fibreca histo ĉe la optika disko, kiu prezentas restaĵon de la ingo asociita kun la hialoida arterio antaŭ ol ĝia posta regreso.

Internaj strukturoj de la vitreo

La vitrea korpo ĉe naskiĝo estas homogena kun fajne striita aspekto.

En frua maljuniĝo la vitreo disvolvas mallarĝajn transvitreajn "kanalojn".

La kortekso estas pli densa ol la centro kun disvolviĝo.

De adoleskeco, vitreaj etendaĵo formiĝas de antaŭe ĝis poste.

Ĉi tiuj vitrecaj etendaĵoj estas fajnaj foliecaj kondensoj de vitreo.

Nomitaj etendaĵoj

Retrolenta etendaĵo: Etendiĝas malantaŭen de la hialoidokapsula ligamento al centra vitreo.

Koronara etendaĵo: Ekstera al la retrolenta etendaĵo, kaj ekskludanta malantaŭe de cirkla zono super la malantaŭa 1/3 de la ciliaraj procezoj

Meza etendaĵo: Etendiĝas reen de cirkla zono ekstera al la koronaria vojo, ĉe la antaŭa rando de la vitreca bazo

Preretina etendaĵo: Etendiĝas reen de la segila bordo (ora serrata) kaj vitrea bazo

Biokemiaj ecojRedakti

Ĝia konsisto similas al tiu de la korneo, sed la vitreo enhavas tre malmultajn ĉelojn. Ĝi konsistas plejparte el fagocitoj, kiuj forigas nedeziratajn ĉelajn rubojn en la vida kampo, kaj hialocitoj, kiuj renversas la hialurono. La vitrea korpo ne enhavas sangajn vaskulojn, kaj 98–99% de ĝia volumeno estas akvo (kontraŭ nur 75% en la korneo). Krom akvo, la vitreo konsistas el saloj, sukeroj, vitrozino (speco de kolageno), reto de fibretoj el kolageno tipo II kun glikozaminoglikanoj, hialurono, opticino kaj vasta aro da proteinoj. Malgraŭ havi malmultan solidan materion, la likvaĵo estas sufiĉe granda por plenigi la okulon kaj doni al ĝi sian sferan formon. Ĉi tio kontrastas kun la akva humuro, kiu estas pli fluida, kaj la lenso, aliflanke, kiu estas elasta en naturo kaj estas strikte plenplena de ĉeloj.[9] La vitrea porpo havas viskozecon du-ĝis-kvaroblan ol de la akvo, tio donas al ĝi gelatinecan konsistencon. Ĝi havas refraktan indicon de 1.336.[10]

Neorganika jona enhavo de vitrea korpo
Neorganika jona enhavo de vitreo
Solvitaĵo Meza koncentrado Unuoj Referencoj Datumoj el homoj?
Natrio 146.7 mmol/L [11] Jes
Kalio 5.73 mmol/L [11] Jes
Klorido 121.6 mmol/L [11] Jes
Kalcio 1.13 mmol/L [11] Jes
Magnezio 0.9 mmol/L [11] Jes
Fosfato 0.1 to 3.3 mEq/dm3 [12] Ne
Bikarbonato 1.2 to 3.0 g/kg akvo [12] Ne
Neorganika koenzima enhavo de vitreo
Solute Mean concentration Unuoj Referenco Datumoj el homoj?
Kupro 0.52 µmol/L [11] Jes
Selenio 0.104 µmol/L [11] Jes
Fero 3.11 µmol/L [11] Jes
Mangano 110.7 nmol/L [13] Jes
Organika enhavo de vitrea korpo
Organika enhavo de vitreo
Solvitaĵo Meza koncentrado Unuoj Referencoj Datumoj el homoj?
Glukozo 2.97 mmol/L [11] Jes
Laktato 3.97 mmol/L [11] Jes
Lipidoj 2 μg/mL [12] Ne
Totala proteina enhavo 280–1360 μg/cm3 [12] Ne
Hialurono 42–400 μg/cm3 [12] Ne
Versikano 60 μg/cm3 [12] Ne
Kolaĝeno 300 μg/mL [14] Ne
Albumino 293 ± 18 μg/cm3 [12] Ne
Imunoglobulino (IgG) 33.5 ± 3 μg/cm3 [12] Ne
α1-Antitripsino 141 ± 2.9 μg/cm3 [12] Ne
α1-Acida glikoproteino 4 ± 0.7 μg/cm3 [12] Ne
Osmoleco 289.5 mOsm/kg [11] Jes
Beta-hidroksibutirato 0.094 mmol/L [11] Jes
Feritino 19.52 µg/L [11] Jes
Transferino 0.088 g/L [11] Jes
Ureo 24–172 mg/dL akvo [12] Ne
Kreatinino 0.3–3.0 mg/dL akvo [12] Ne
Citrato 1.9 mg/dL akvo [12] Ne
Piruvata acido 7.3 mg/dL akvo [12] Ne
Askorbata acido 36 mg/100g [12] Ne
Fizikaj propecoj de la vitrea korpo
Fizikaj propecoj de vitreo
Propeco Valoro Unuoj Referencoj Datumoj el homoj
Volumeno 3.9 mL [12] Ne
Pezo 3.9 g [12] Ne
Akva enhavo 99 to 99.7 % [12] Ne
pH 7.4 to 7.52 [12] Ne
Osmoleco 289.5 mOsm/kg [11] Jes
Osmoza premo (Fridiĝpoenta malaltiĝo) -0.554 to -0.518 °C [12] Ne
Denseco 1.0053 to 1.0089 g/cm3 [12] Ne
Propra viskozeco 3–5 × 103 cm3/g [12] Ne
Dinamika viskozeco 1.6 cP [12] Ne
Refrakta indekso 1.3345 to 1.337 [12] Ne

DisvolviĝoRedakti

La vitrea likvaĵo ne ĉeestas ĉe la naskiĝo (tiam la okulo pleniĝas de nur la ĝeleca vitrea korpo), sed troviĝas post 4-5 jaroj, kaj pligrandiĝas poste.[1] Produktita de ĉeloj en la ne pigmenta parto de la cilia korpo, la vitrea korpo devenas de embriaj mezenkimaj ĉeloj, kiuj degeneras post la naskiĝo.[1] La naturo kaj konsisto de la vitrea korpo ŝanĝiĝas laŭ la pasado de la vivo. En adoleskeco, la vitrea kortekso fariĝas pli densa kaj vitreaj etendaĵoj disvolviĝas; kaj en plenaĝeco, la etendaĵoj fariĝas pli bone difinitaj kaj kurbecaj. Centraj vitreoj likviĝas, fibretaj degenero okazas, kaj la etendaĵoj disiĝas. [Citaĵo bezonata] Malglataj fadenoj formiĝas kun maljuniĝo. La ĝela volumo malpliiĝas laŭ aĝo, kaj la likva volumo pliiĝas.[12] La kortekso povas malaperi en ajnaj lokoj, permesante al likva vitreo elstari apude en la eblan spacon inter vitrea kortekso kaj retino (vitrea apartigo).

Klinika signifoRedakti

VundoRedakti

Se la vitreca tiriĝas for de la retino, ĝi estas konata kiel vitrea apartigo. Dum la homa korpo maljuniĝas, la vitreo ofte likviĝas kaj povas kolapsi. Ĉi tio pli probable okazas, kaj okazas multe pli frue, en miopaj okuloj. Ĝi povas okazi ankaŭ post vundoj en la okulo aŭ inflamo en la okulo (uveito). La kolagenaj fibretoj de la vitreo estas disigitaj de elektraj ŝargoj, kun maljuniĝo, ĉi tiuj ŝargoj emas malpliigi, kaj la fibretoj povas kuniĝi. Simile, la ĝelo povas likviĝi, kondiĉo konata kiel sinerezio, permesante al ĉeloj kaj aliaj organikaj aretoj flosi libere ene de la vitrea korpo. Ĉi tiuj permesas flosilojn, kiuj estas perceptitaj en la vida kampo kiel makuloj aŭ fibraj fadenoj. Flosiloj estas ĝenerale sendanĝeraj, sed la subita komenco de ripetiĝantaj flosiloj povas signifi malantaŭan vitrean apartigon aŭ aliajn okulajn malsanojn.

Malantaŭa vitrea apatigo: Post kiam likva vitreo eniras la subhialoidan spacon inter la vitrea kortekso kaj la retino, ĝi povas fortiri la vitrean kortekson de la retino dum ĉiu okulmovo.

Postmorta kaj jura aspektojRedakti

Post morto, la vitreo rezistas putriĝon pli longe ol aliaj korpaj fluidoj. La vitrea kalia koncentriĝo pliiĝas tiel antaŭvideble ene de la horoj, tagoj kaj semajnoj post la morto, ke vitreaj kaliaj niveloj estas ofte uzataj por taksi la tempon post la morto (morta intervalo) de kadavro. [15][16][17]

La metabola interŝanĝo kaj ekvilibrigo inter sistema cirkulado kaj vitrea korpo estas tiel malrapidaj, ke vitrea korpo estas foje la elektita fluidaĵo por postmorta ekzameno de glukozaj niveloj aŭ substancoj, kiuj estus pli rapide disvastigitaj, degraditaj, ekskreciitaj aŭ metaboligitaj de la ĝenerala cirkulado.

Laŭ juda religio, kiam jura aŭ postmortaj toksologiaj testoj estas bezonataj oni preferas ĉerpi la vitrean fluidaĵon por krimmedicina kemia analizo ol sangan analizon, tiel oni eliminas la perdon de eĉ kelkaj sangogutetoj el la korpo antaŭ entombigo.

Aldonaj bildojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Susan Standring; Neil R. Borley; et al., eds. (2008). Gray's anatomy: the anatomical basis of clinical practice (40th ed.). London: Churchill Livingstone. ISBN 978-0-8089-2371-8.
  2. Retina and vitreous. American Academy of Ophthalmology (2017-2018 ed.). San Francisco, CA. ISBN 9781615258185. OCLC 1003266782.
  3. Sim?, Rafael; Villarroel, Marta; Corraliza, L?dia; Hern?ndez, Cristina; Garcia-Ram?rez, Marta (2010). "The Retinal Pigment Epithelium: Something More than a Constituent of the Blood-Retinal Barrier? Implications for the Pathogenesis of Diabetic Retinopathy". Journal of Biomedicine and Biotechnology. 2010: 190724. doi:10.1155/2010/190724. PMC 2825554. PMID 20182540.
  4. Nagelhus, EA; Veruki, ML; Torp, R; Haug, FM; Laake, JH; Nielsen, S; Agre, P; Ottersen, OP (1 April 1998). "Aquaporin-4 water channel protein in the rat retina and optic nerve: polarized expression in Müller cells and fibrous astrocytes". The Journal of Neuroscience. 18 (7): 2506–19. doi:10.1523/JNEUROSCI.18-07-02506.1998. PMC 6793100. PMID 9502811. These data suggest that Muller cells play a prominent role in the water handling in the retina and that they direct osmotically driven water flux to the vitreous body and vessels rather than to the subretinal space
  5. Anatomical relation (of the lens) image.slidesharecdn.com, accessed 3 December 2019
  6. shaded cross-section of eye, labelling structures in the posterior capsule www.oculist.net, accessed 3 December 2019
  7. line drawing cross-section of eye, with details of structures in the posterior capsule www.oculist.net, accessed 3 December 2019
  8. Mittendorf dot webeye.ophth.uiowa.edu, accessed 3 December 2019
  9. "eye, human" Encyclopædia Britannica -from Encyclopædia Britannica 2006 Ultimate Reference Suite DVD 2009
  10. The Vitreous Humor retina.anatomy.upenn.edu Archived April 26, 2007, at the Wayback Machine
  11. 11,00 11,01 11,02 11,03 11,04 11,05 11,06 11,07 11,08 11,09 11,10 11,11 11,12 11,13 11,14 "Biochemical analysis of the living human vitreous". ResearchGate. Retrieved 2016-03-09.'
  12. 12,00 12,01 12,02 12,03 12,04 12,05 12,06 12,07 12,08 12,09 12,10 12,11 12,12 12,13 12,14 12,15 12,16 12,17 12,18 12,19 12,20 12,21 12,22 12,23 12,24 Murphy, William; Black, Jonathan; Hastings, Garth (11 June 2016). Handbook of Biomaterial Properties. Springer. ISBN 9781493933051 – via Google Books.'
  13. "Manganese in the Human Vitreous". ResearchGate. 1 March 2016.
  14. Velpandian, Thirumurthy (29 February 2016). Pharmacology of Ocular Therapeutics. Springer. ISBN 9783319254982 – via Google Books.
  15. Zilg, B.; Bernard, S.; Alkass, K.; Berg, S.; Druid, H. (17 July 2015). "A new model for the estimation of time of death from vitreous potassium levels corrected for age and temperature". Forensic Science International. 254: 158–66. doi:10.1016/j.forsciint.2015.07.020. hdl:10616/44849[rompita ligilo]. PMID 26232848.
  16. Kokavec, Jan; Min, San H.; Tan, Mei H.; Gilhotra, Jagjit S.; Newland, Henry S.; Durkin, Shane R.; Casson, Robert J. (19 March 2016). "Antemortem vitreous potassium may strengthen postmortem interval estimates". Forensic Science International. 263: e18. doi:10.1016/j.forsciint.2016.03.027. PMID 27080618.
  17. "Postmortem Vitreous Analyses: Overview, Vitreous Procurement and Pretreatment, Performable Postmortem Vitreous Analyses" – via eMedicine.

Eksteraj ligiloj kaj notoRedakti

Registaraj Kontroloj
  • MA: 2776302068, 2908654682
  • NDL: 00576060
  • TA98: A15.2.06.014, A15.2.06.008