Volkswagen Tipo 1 (Käfer, Skarabo) estas aŭtomobilo fabrikita de Volkswagen. Ĝi estis dezajnita de Ferdinand Porsche. Kiam ĝi estis enkondukita, ĝi estis trapasinta pli ol milionon da mejloj da provado — pli ol iu ajn alia aŭtomobilo de tiu tempo.

Stratsceno en Germanio dum la 1960-aj: El ok aŭtoj videblaj malfone, kvin estas “skaraboj”.

La historio de tiu aŭtomobilo estas la historio de firmao Volkswagen — la firmao estis kreita por fabriki tiun aŭton. Krom kelkaj armeaj veturiloj dum la dua mondmilito, ĝi estis la sola aŭtomobilo kiun la firmao konstruis unue.

La aŭtomobilo estis fabrikita de 1949 ĝis 2003, kun pli ol 23 milionoj da ili. Dum multaj jaroj, ĝi konservis la rekordon de plej multe vendita aŭtomobilo iam ajn. Ĝi prenis la rekordon el "Modelo T de Ford" en 1971, kaj konservis ĝin ĝis 2000 kiam la "Toyota Corolla" forprenis ĝin.[1]

La baza formo kaj dezajno de la aŭtomobilo restis senŝanĝaj. Ĝi estis propulsita de motoro en la malantaŭo, havis malgrandan kofron en la antaŭo, kaj estis malvarmigita per aero (neniu radiatoro).

Hodiaŭ la firmao fabrikas la "New Beetle", kiu aspektas simile. Tamen, ĝi estas tute malsimila aŭto, ĉar ĝi havas motoron malvarmigitan per akvo en la antaŭo, kaj estas tre simila sube al la "Volkswagen Golf".

Estas multaj kluboj Volkswagen ĉirkaŭ la mondo, la membroj riparas aŭ modifas la originalajn Volkswagen malvarmigitajn per aero.

Disney faris serion da filmoj pri "Beetle" nomita Herbie.

Referencoj redakti

  1. New York Times. How to Spell Best-Seller. Chicago Tribune. Alirita 11 marto 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Volkswagen Beetle en la baza angla Vikipedio.