Volvanta planto estas grimpoplanto, kiuj grimpas helpe de la volvanta tigo ĉe apogilo. Ĝi preferas kiel apogilo gresojn kaj maldikajn lignoplantojn; sed ankaŭ pendantajn grimpoplantojn, ekzemple lianoj. La volvado estas unu el kvar grimpoformoj de plantoj, kiu ebligas kreskon sen sufiĉe forta tigo por teni minimume la propran pezon de planto.

kalistegio, rigardate de supre, dekstren volvanta,dekstra helico
ordinara dioskoreo, de supre rigardata volvante dekstren

Depende de la direkto de la volvado oni distingas maldekstre volvantaj kaj dekstren volvantaj plantoj. Nur malmultaj specioj povas volviĝi kaj dekstren kaj maldekstren. En la botanika literaturo oni ne trovas unuaniman difinon, kiu estas maldekstre volvanta kaj dekstre volvanta planto. Ekzistas jenaj difinoj:

Rigardo de supre redakti

La difino de Dioscorea communisiu baziĝas sur la rigardo de la ŝraŭba moviĝo de supre. Ĝi estas antaŭ ĉio uzata en pli aĝaj flaŭraj verkoj.[1]

Maldekstre volvantaj plantoj estas volviĝantaj grimpplantoj, kies tiga pinto, de supre rigardata turniĝas kontraŭ moviĝo de la horloĝmontriloj ĉirkaŭ grimpostango. Pro la kresko ekestas dekstreniranta helicoŝraŭbo. La heĝa kalistekio kaj la stangofazeolo estas maldekstrevolvantaj plantoj.

Dekstre volvantaj grimplantoj estas plantoj kies tigpinto de supre vidata turniĝas ĉirkaŭ apogilo laŭ la moviĝo de la horloĝmontriloj. Per ĝia kresko ekestas maldekstreniranta helico aŭ ŝraŭbo. La ordinara dioskoreo kaj la lupulo] estas laŭ tiu ĉi difino dekstrenvolvantaj plantoj.

Dekstrenvolvantaj plantoj formas laŭ tio dekstran ŝraŭbon (t.s. ŝraŭbo kun dekstra ŝraŭbaĵo. Maldekstrenvolvantaj plantoj formas laŭ tio maldekstran ŝraŭbon (t.s. ŝraŭbo kun maldekstra ŝraŭbaĵo).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti