Vortludo (saĝtelefona ludo)

Vortludo estas senpaga saĝtelefona ludo en Esperanto kio estas havebla por Android kaj iOS. La ludo estas financita de la Dana Esperantista Junulara Organizo kaj aperis en julio 2019. La ludo estas produktita de Krifle Gamestudio kiu estas sendependa videoludstudio el Danio, kiu fokusiĝas je sociaj ludoj. La ludo tre similas la ludon Skrablo kaj enhavas vortliston kun pli ol 6 milionoj da vortoj en Esperanto. La ludo enhavas reklamojn sed oni decidis donaci 10% de ĉiuj reklamenspezoj al Esperanto-organizoj.

Vortludo (saĝtelefona ludo)
vdr
emblemo de vortludo
Ekrankopio de la ludo

Reguloj redakti

  • La ludo hazarde elektas la komenconton de la ludo
  • Ĉiu ludanto komence ricevas 7 literpecojn metotajn sur la “pecaron”. La pecaro estas replenigata je ĝis 7 literpecoj kiam vi uzas literpecojn en la ludo, ĝis ne restas pli da literpecoj en la “literujo”.
  • Kiam ĉiuj literpecoj estas uzataj, la ludo finiĝas, kaj la venkinto estas la ludanto, kiu gajnis plej da poentoj. Ankaŭ eblas je ajna momento rezigni por fini la ludon, donante la venkon al sia kontraŭulo.
  • Vi havas 72 horojn por meti literpecon. Se vi preteriras tiun ĉi limon, vi malvenkas la ludon.
  • La unua vorto metita devas kovri almenaŭ unu stelon en la mezo de la tabulo.
  • Eblas meti vorton aŭ horizontale (literumante de maldekstre) aŭ vertikale (literumante de supre).
  • Almenaŭ unu el la literpecoj estu metitaj apud literpeco, kiu jam estas sur la tabulo (krom por la unua vorto).
  • Ĉiu literpeco havas valoron, kaj la valoro de metita vorto estas la sumo de la valoroj de la literpecoj. Malplena literpeco estas ĵokero, kaj povas esti ajna litero, sed valoras 0 poentojn.
  • La tabulo konsistas de 16x16 lokoj, kiuj estas aranĝitaj en lokaroj de 2x2 en du malsamaj koloroj. Unu bonusloko estas hazarde metita en ĉiu 2x2-a lokaro.
  • Bluaj lokoj: Havas bonuson de 3-oble la specifa literpecvaloro sur la bonusloko.
  • Verdaj lokoj: Havas bonuson de 2-oble la tuta vortvaloro.
  • Literaj obligoj estas konsiderataj antaŭ la vortaj obligoj.
  • Sukcesinte samtempe uzi ĉiujn 7 literojn oni ricevas kroman bonuson de 40 poentoj post la kalkulo de la kutimaj bonuslokoj.
  • Kaŝitaj bonuslokoj: 2 kromaj “Vortludo”-bonuslokoj estas hazarde kaŝitaj tra la tabulo, kiuj je malkaŝiĝo valoras je 3-oble la tuta vortvaloro.
  • Ludanto povas interŝanĝi unu aŭ plej el siaj literoj anstataŭ meti vorton, se restas almenaŭ 7 literpecoj en la literujo.
  • Se ludanto ne sukcesas meti ajnan vorton sur la tabulon, la ludanto rajtas anstataŭe preteriri sian vicon. Okaze de tri sinsekvaj preteriroj la ludo finiĝas kaj la finaj poentoj estas kalkulataj laŭ la reguloj pri la fino de la ludo.
  • Reguloj pri la fino de la ludo: La suma valoro de la restantaj literpecoj en la literpecaro de ĉiu ludanto estas subtrahata de la poentoj de la koncerna ludanto, kaj aldonata al la poentoj de la kontraŭulo, se la kontraŭulo foruzis ĉiujn siajn literpecojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti