La Vulkana saluto (angle: Vulcan salute) estas gesto el Stela Vojaĝo. La gesto servas kiel saluto kaj ĉefe uzatas de la ekstertera popolo de la Vulkananoj. La saluto por la unua fojo videblis en la episodo Amok Time en la originala serio de Stela Vojaĝo.

Leonard Nimoy montras la vulkanan saluton.

La gesto estas levita plata mano kun la polmo antaŭen direktita kaj la fingroj disetenditaj inter la mezfingro kaj la ringofingro. La Vulkana saluto ofte estas akompanata de la vortoj live long and prosper (traduko: Longe vivu kaj prosperu).

La Vulkana saluto estas elpensinta de Leonard Nimoy, kiu rolis kiel Spock en la originala Stela Vojaĝo-serio en la 1960-aj jaroj; ĝi estis inspirita de la benoj de rabeno.[1]

Referencoj redakti

  1. Leonard Nimoy explains the origin of the Vulcan greeting New York Times 27-an de februaro 2015