Waldbauer (Breckerfeld)

Waldbauer estis ĝis 1970 memstara komunumo kaj estas nun urboparto de Breckerfeld en la distrikto Ennepe-Ruhr sude de Hagen en la Ruhr-Regiono (Germanujo).

Waldbauer ampleksas la nordan parton de la teritorio de Breckerfeld. Krom la pli granda loko Zurstraße en Waldbauer troviĝas multaj pluaj bienoj kaj bienaroj. Per Schöpplenberg la dokumentebla historio de la urboparto reiras en la 11-an jarcenton.