Washington State Ferries

Washington State Ferries, esperante Vaŝingtonia Pramŝipa Sistemo, estas pasaĝera kaj aŭtomobila pramŝipa servo posedata kaj funkciigata de la Vaŝingtonia Ministerio pri Transportado, ĉefe servanta por interligi komunumojn trans Puĝeta Fjordo kaj en la insularo Sanjuana. Ĝi estas la plej uzata pramŝipa sistemo en la mondo, kaj la plej granda pramŝiparo en Usono (kaj tria en la mondo) laŭ grandeco de la ŝiparo.[1] Plejparto de la sistemo oficiale ekzistas kadre de la subŝtata ŝosea sistemo.

Pramŝipo alvenas al Seatlo

Historio redakti

Ĝis 1951 la pramŝipaj servoj nun apartenantaj al WSF estis privataj, ĉefe plenumataj de la firmao Black Ball Line. En 1951, striko ĉe tiu firmao fermis la servadon, kaj la subŝtato aĉetis plej multajn ekipaĵojn kaj ŝipojn de Black Ball Line, intencante funkciigi la sistemon nur ĝis la pretigo de transfjordaj pontoj. Tiuj tamen neniam realiĝis, kaj ĝis hodiaŭ la transfjorda kaj interinsula transportado restas registara funkcio.

Ŝiparo redakti

En 2012 la sistemo havis 23 pramŝipojn.[2]

Citaĵoj redakti

  1. An Introduction To The Largest Ferry System In The Nation Arkivigite je 2008-04-14 per la retarkivo Wayback Machine, eld. Washington State Ferries, Customer and Community Relations, majo 2007; alirdato: 2008-04-18
  2. Washington State Ferries - Our Fleet, wsdot.com, alirdato 2012.04.06

Eksteraj ligiloj redakti