Werner VON CROY [VErner fon kroj] (naskiĝis en 1940 en Vieno) estas fikciulo de la videoluda serio Tomb Raider. Li estas riĉa aŭstria arkeologo, kiu aperas en la kvara epizodo de la sagao Tomb Raider: The Last Revelation, kiel mentoro de adoleska Lara. La lia estas rolulo, kiu ne donas bonan impreson: fakte li ekspluatas Lara-n por funkciigi kaŝitajn mekanismojn, li estas nelojalulo kaj volas ĉiakoste la sukceson, pruvi al la aliaj ke lia kulturo estas super onia kulturo. Sed li malgajnas kaj tio okazas kiam, en la fino de la dua nivelo de The Last Revelation, kvankam li estas avertita de Lara pri eblaj riskoj, li tiras levilon kaj estas enkaptita en kaptilo.

Werner Von Croy
rolulo de videoludo • fikcia homo
Verko Tomb Raider
Informoj
Sekso vira
Nacieco Aŭstrio
Okupo aventuristo • universitata instruisto
vdr

Tiam, Lara koplodas savi Werner-on, sed la plafono estas falanta kaj ŝi devas forkuri.

Ekde tiam, Werner decidas venĝi: post kelkaj jaroj, Lara eltrovas la tombon de Setho, kie troviĝas la sarkofago de Setho mem, la egipta dio de la malbono. La knabino formovas la amuleton de Horus, kiu fermas la sarkofagon, liberigante la spiriton de Setho. Lara devas ripari sian eraron, sed ŝi estas sekvata de Werner, kiu sendintas multajn militistojn por mortigi ŝin.

Werner kaj Lara renkontiĝas ĉe la eniro de la templo de Semerĥet, kien oni povas eniri nur per la amuleto. Tie Werner sukcesas ŝteli ĝin al Lara kaj enprizonigi ŝin en la templo, sed tamen ŝi sukcesas foriri el la templo kaj sekvi Werner-on, kiu iras al Aleksandrio por serĉi la armaturon de Horus, kiu, kun la amuleto, povas izoli Setho-n dum ĉiam.

Lara sukcesas trovi la armaturon antaŭ ol Werner, sed, kiam ŝi eksciis, ke Werner forŝtelis ŝian amikon por ke ŝi liveru la armaturon al li, ŝi sekvas lin ĝis Kairo. Ĉi tie, liberiginte la amikon, sukcesas repreni la amuleton.

Sed Werner estas posedata de Setho! Ŝi fuĝis kaj rapide klopodas trudizoli Setho-n, kunigante la amuleton kaj la armaturon en la templo de Horus, sed, kiam ŝi estas forironta el la falanta templo, ŝi vidas Werner-on kaj, opiniante Werner-on ankoraŭ posedata, retropaŝas. Sed la templo falas kaj ŝi troviĝas inter la ruboj.

Ekde tiam, Werner estas tormentata de la rimorsoj: pro tio li organizas serĉojn por retrovi Lara-n, sed trovante nur ŝian dorsosaketon.

Tamen, post iom da tempo, kiam la serĉadoj jam finiĝis, la knabino sukcesas foriri el la ruboj. Von Croy tuj sciis tion, do li, loĝiĝinte en Parizo, ekkontaktas ŝin por venigi ĉe lin kaj, kiam ŝi alvenis, li konfidas al ŝi gravan taskon, sed Lara rifuzas ĉar li forlasis ŝin en Egiptio.

Dum vigla konversacio, iu eniris en la apartamenton preterpasante la fenestron. Oni ne komprenas, kiu li estas kaj kion li volas, sed Werner, post kelkaj sekundoj, estas mortinta.