Werner Wunderlich

germana ĵurnalisto

Heinz Werner WUNDERLICH (* 15-an de septembro 1926) estas germana ĵazĵurnalisto kaj radiomoderatoro.

Werner Wunderlich unuafoje renkontiĝis kun ĵazo en 1942 per sondiskoj kaŝe kontrabanditaj en la nazio-regnon. Post militservo kaj militkaptiteco li ekstudis 1949 cele al la profesio de konstruinĝeniero ĉe Teknika Universitato je Darmstadt. Tie li partoprenis en 1950 la fondadon de ĵazklubo (hot-circle-darmstadt), kies prezidanto li estis ekde 1954 ĝis 1957. Unuajn ĵurnalismajn publikaĵojn pri ĵazo Wunderlich elplumigis en 1954. Li estis longjara asocia prezidanto de la Germana Ĵaz-Federacio kaj anas ĝis nuntempe en ties senato.

Eksteraj ligiloj redakti