Wicki-Hayden-sistemo
La Wicki-Hayden-sistemo estas sistemo por la butonaro ĉe butono-instrumentoj. La Wicki-Hayden-butonaro havas kelkajn avantaĝojn kontraŭ la konataj buton- kaj klavarsistemoj. Pro ĝia translokita 6-plus-6-ordo por ĉiuj tonaloj validas la sama fingrado, se la kvanto de la butonoj permesas tion. Krome la butonoj de la diatona gamo estas tre proksimaj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e8/Wicki-Hayden_Musical_Note_Layout.png/400px-Wicki-Hayden_Musical_Note_Layout.png)
Ĝia apliko okazas ĉe la Hayden-Duet-Koncertino.