Wilhelm Neurath el Wernigerode (mortis la 3-an de junio 1914 post longa malsano)[1] estis unu el la plej fervoraj germanaj esperantistoj.

redakti

Li estis la fondinto de la Esperanto grupoj en Hildesheim kaj Wernigerode. Ĉi tie li posedis la pensionon „Villa Esperanto", en kiu multaj samideanoj jam loĝis dum libertempo; certe ili bone memoris pri la agrablaj tagoj kaj horoj, kiujn ili pasigis ĉe la ĉiam afabla mortinto. Precipe li laboris por Esperanto per tio, ke li tradukis Esperantajn artikolojn kaj novelojn en la germanan lingvon kaj publikigis la tradukojn en germanaj gazetoj, akcentante, ke nur per Esperanto estas eble, ĝui tiajn literaturaĵojn, ofte el lingvoj de malgrandaj popoloj. En tiu ĉi rilato li havis bonajn sukcesojn, kies daŭrigon nun malhelpis la kruela morto.

Notoj redakti

  1. Germana Esperantisto 1914 paĝo 109