William W. Glenny

(Alidirektita el William W. GLENNY)

William W. GLENNY (naskiĝis en 1916; mortis la 16-an de marto 1989) estis usona esperantisto kaj UEA-fakdelegito pri juro en Beverly Hills, Usono.

Li estis dum multaj jaroj unu el la motoroj de la Esperanto-Klubo (poste Asocio) de Los Angeles. Kiam aperis Incubus, profesia Holivuda filmo en kiu stelrolis William Shatner, "Vilĉjo" Glenny helpis aranĝi por la tradukado de la manuskripto en Esperanton, kiun faris Charles Chomette de Los Angeles. (La geaktoroj ne ricevis instruadon pri la prononcado, pro fuŝo de la reĝisoro, kaj la rezulta lingvaĵo kaŭzis multe da ridado inter Esperantistaj spektantoj!)

Kiam en la 1980-aj jaroj ELNA decidis krei videobendan reklamon pri Esperanto, estis Vilĉjo Glenny kiu varbis la helpon de Steve Allen, fama Usona aferisto, muzikisto, televida personeco, humuristo kaj verkisto. La filmado de la rezulta 30-minuta filmo por televido, The World of Esperanto, estis grandparte ebligita danke al helpo de Vilĉjo Glenny, kies filino eĉ helpis dum la filmado. Esperanto-Ligo por Norda Ameriko post lia morto starigis omaĝe al li librofonduson ("Fonduso Glenny").