Winifred Sackville Stoner, filino

usona poeto

Winifred Sackville STONER (la filino, 1902-1983) estis verkfekunda poetino kaj mirinfano. Ŝian evoluon forte influis ŝia patrino kaj kunlaborantino Winifred Sackville Stoner, la patrino.

Winifred Sackville Stoner, filino
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1902 (1902-01-01)
en Evansville
Morto 1-an de januaro 1983 (1983-01-01) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patrino Winifred Sackville Stoner
Okupo
Okupo esperantisto • poeto • verkisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Infanaĝo redakti

Winifred Sackville Stoner naskiĝis en Evansville, Indiana (Usono) kiel filino de Winifred Sackville Stoner (ĉ. 1870-1931). "Patrino Stoner", fondinto de la movado por Natural Education [Natura Edukado], estis ennovigema edukistino, kiu emfazis la gravecon de amuzo en la lernado.

La propra infano de Patrino Stoner montriĝis sukcesa lernantino. Jam trijara, la pli juna Stoner kapablis bone legi kaj skribi; kvinjara, ŝi veturis kun sia patrino al diversaj kunvenoj de la kleriga movado Chautauqua kaj parolis favore al Esperanto; sesjara, ŝi kapablis uzi skribmaŝinon kaj produktis poemaron, kiu publikiĝis kiel ilustrita libro; okjara, ŝi parolis almenaŭ kvin lingvojn kaj tradukis Mother Goose [Patrino Anserino] en Esperanton. Naŭjara, ŝi sukcese trapasis la enirekzamenon por la Universitato Stanford. Kiam ŝi estis pli aĝa, ŝia patrino vojaĝis kun ŝi al Eŭropo, kie ŝi interalie publike prelegis pri Esperanto.

Ili ambaŭ kunlaboris dum la 1920-aj jaroj je la ĉiumonate aperanta populariga eldonaĵo Mother Stoner's Bulletin.

Mnemonikaj rimaĵoj redakti

Winifred Sackville Stoner la filino estas precipe konata pro poemoj, rimaĵoj kaj mnemonikaj (memorhelpaj) kantetoj, kiuj helpas rememori informojn. Unu el ŝiaj plej konataj poemoj nomiĝas The History of the U.S. [La historio de Usono]. Stoner strebis popularigi tiujn informajn poemojn opozicie al la "sendube malbona influo, kiun popularaj infanrimaĵoj havas al infanaj mensoj." Ŝi esperis, ke ŝiaj rimaĵoj anstataŭos tiujn de Mother Goose.

Persona vivo redakti

La persona vivo de Stoner ne havis tiom da sukceso, kiom ŝia intelekta vivo. En 1921, 19-jara, ŝi edziniĝis kun 35-jara franca grafo, Charles de Bruche, kiu laŭaserte mortis en aŭtomobila akcidento en Meksikurbo en 1922. Sed de Bruche reaperis en 1929 aŭ 1930, kaj Stoner petis nuligon de la geedzeco. Ŝi ŝajne eksciis jam antaŭ la falsita morto, ke la vera nomo de ŝia edzo estas Charles Clinton Philip Bruch kaj ke li estas germandevena senmona identectrompisto kaj justice konata kriminto, konfidmisuzanto kaj subaŭskultanto ĉe komunikokabloj. Alia pseŭdonimo de li estis "Count [grafo] Helmholtz". Poste ŝi edziniĝis kun Louis Hyman, sed tiu geedzeco disfalis kaj finiĝis per divorco. Raportoj aperis, ke ŝi iĝis fianĉino de Bainbridge Colby, eksa usona ministro de eksterlandaj aferoj sub la prezidento Woodrow Wilson. Li estis tiam 58-jara kaj ŝi 24-jara. Pli poste ŝi nomis lin sia "menskunulo".

En 1931 ŝi edziniĝis kun E. W. Harrison, sed ili divorcis en 1933, dum Stoner jam planis edziniĝi la kvaran fojon.

Inter la 1930-aj jaroj kaj ŝia morto en 1983, ŝi malofte estis objekto de publika atento.

Citaĵoj redakti

Pri ŝia privata vivo:

"Bedaŭrinde ekzistas emocioj, kiuj preteriras la retenantan influon de iu ajn eduko."

"Estas nenio pli terura por iu ajn infano ol esti prezentita kiel ekzemplo de frumatureco kaj fronti la atendon, ke oni brilu en ĉiuj aferoj kaj ĉiutempe."

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine