Wounded Knee (laŭvorte vundita genuo) estas nomo de komunumo (ĉ. 300 loĝantoj) kaj rivereto en la Pine Ridge-a indiana rezervejo, en sudokcidenta parto de federacia ŝtato Sud-Dakoto (Usono). Ĝi famas pro du bataloj inter la indianoj kaj la registaraj fortoj.

vidu apartan artikolon pri masakro de Wounded Knee

Ĉ. 200 anoj de la Amerika Indiana Movado (AIM) kun gvido de Russell Means kaj Dennis Banks okupis la 27-an de februaro de 1973 la komunumon. Ili deklaris, ke ĝis tiam ili restas sur la „Sendependa Oglala Siua Teritorio", ĝis la registaro plenumos la postulojn de AIM, kiuj estis la sekvaj:

  • abdikigo de la tribaj gvidantoj
  • reviziado de la kontraktoj kun la indianoj
  • senata ekzameno pri kondutmetodoj al la indianoj

Oni tuj ĉirkaŭfermis la indianojn. La batala stato ĉesis la 8-an de majo, kiam la indianoj submetis la armilojn kaj forlasis Wounded Knee. Ili ricevis promesojn pri ekzameni la indianajn priplendojn. Mortis dum la batala stato du indianoj kaj grave vundiĝis atakanto. Okazis bataloj kaj priparoloj dum la batalstato.