En tiparo, x-alto, aŭ iks-alto, estas la alto de la signobildo de la minuskla litero x. Ĝi do estas la alto la «korpo» de minuskloj. En pliparto da tiparoj la saman alton havas la signobildoj de v, w kaj z — dum la «rondaj» literoj a, c, e, m, n, o, r, s, u ofte iomete sinkas trans la bazan linion aŭ elstaras super la x-alton.