XLogo estas interpretilo skribita en Ĝavo . Estas libera programaro distribuita laŭ la permesilo GNU GPL.

XLogo estas nun disponebla en dek unu lingvoj:

  • Franca
  • Angla
  • Hispana
  • Portugala
  • Germana
  • Araba
  • Esperanto
  • Galega
  • Greka
  • Itala
  • Kataluna

redakti

La unua principo de la programlingvo Logo estas movi sur l'ekrano objekton nomatan 'testudo' per bazaj komandoj, ekzemple:

  1. antaŭen
  2. dekstren
  3. ripetu

...

Moviĝante, la testudo strekas surekrane kaj oni povas, post iom da lerno, bele desegni.

Fakte, Logo estas vera programlingvo taŭga por ne nur desegni, sed por manipuli vortojn, dosierojn, ktp.

Funkcioj redakti

Ĉefaj avantaĝoj de XLogo:

  • Pli ol 300 pradifinitaj komandoj.
  • Tre alloga 3D-reĝimo.
  • Movada reĝimo.
  • Plur-testuda reĝimo.
  • Administrado de dosieroj.

...

XLogo-bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti