Xihuingo kiu ankaŭ havas la nomon "arkeologia zono de Xihuingo" aŭ ankaŭ "arkeologia zono de Tecolote I" estas arkeologia zono en la meksika subŝtato Hidalgo aŭ pli precize en la komunumo Tepeapulco. Ĝi situas ĉirkaŭ 3 kilometrojn for de la urbo Tepeapulco. Per aŭto ĝi apenaŭ estas atingebla. La vojo estas polva kaj malebena.

Xihuingo
Koordinatoj19° 48′ 49″ N, 98° 33′ 24″ U (mapo)19.813694-98.556541Koordinatoj: 19° 48′ 49″ N, 98° 33′ 24″ U (mapo)

Xihuingo (Meksiko)
Xihuingo (Meksiko)
DEC
Xihuingo
Xihuingo

Map
Xihuingo
Vikimedia Komunejo:  Xihuingo [+]
vdr
La piramido de Xihuingo ĉe la monteto Xihuingo
La piramido de Xihuingo ĉe la monteto Xihuingo

La arkeologia zono situas ĉirkaŭ 33 kilometrojn for de la konata Teotiŭakano kaj ĉe la monteto Xihuingo. La piramido kiu apartenas al tiu arkeologia zono, havas altecon de ĉirkaŭ 10 metroj kaj la bazo mezuras ĉirkaŭ 20 metrojn. Kelkaj karakteroj de tiu piramido helpis rekonstrui la piramidon de la luno en Teotiŭakano. La piramido apartenas al la teotiŭakana kulturo.

Tiu arkeologia zono elstaras pro ĝia beleco kaj trankvileco. Depende de la vizitohoroj apenaŭ troviĝas aliaj vizitantoj. La naturo kaj la piramido havas magian karakteron unikan.

La magia naturo ĉe la piramido de Xihuingo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.