Zdravko VELIKOV (1929-1999), antaŭa vicdelegito en Pleven (Bulgario), mortis la 27-an de novembro. Dum multaj jaroj li aktivis en la loka Esperanto-societo kaj en la estraro de Bulgara Esperanto-Asocio, i.a. prezidante ĝin dum kelkaj monatoj en 1993. En la sama jaro li kunfondis, kiel ties estrarano, la kulturan Fondaĵon "Socio kaj Esperanto".