La zenzizenzizenzike (pli moderna literumado kiel zenzizenzizenzic) de nombro estas ĝia oka potenco. Ĉi tiu termino estis sugestita de Robert Recorde, 16-a jarcenta kimra verkisto de popularaj matematikaj lernolibroj, en lia laboro The Whetstone of Witte, publikigita en 1557.

Paĝo de The Whetstone of Witte, 1557. Zenzizenzizenzike okazas je la supro de la dekstra paĝo.

La vorto estas malmoderna escepte kiel kuriozaĵo; la Oksforda Angla Vortaro havas nur unu citaĵon por ĝi. Ĝi travivas kiel historia kuriozeco.

La vorto zenzizenzizenzic havas pli multajn literojn z ol ĉiu la alia vorto de la angla lingvo.

La vorto estas de tempo kiam ankoraŭ ne estis inventita facila maniero por skribi potencojn de nombroj escepte de kvadratoj kaj kuboj. Ĝia radika vorto estas la germana zenzic, de la mezepoka itala censo, kies signifo estas "kvadratigita". Pro tio ke la kvadrato de kvadrato de nombro estas ĝia kvara potenco, Recorde uzis vorton zenzizenzike (pli moderna literumado zenzizenzic) por la kvara potenco. Ĉi tio estas densigita formo de la itala censo di censo, uzita de Leonardo de Pizo en lia fama libro Liber Abaci de 1202. Simile, ĉar la sesa potenco de nombro estas egala al la kvadrato de ĝia kubo, Recorde uzis vorton zenzicubike (pli moderna literumado kiel zenzicube, estas trovita en Logisticelogia de Samuel Jeake) por la sesa potenco. Fine, la vorto zenzizenzizenzike signifas la kvadraton de kvadrato de kvadrato, kiu estas la oka potenco.

Eksteraj ligiloj redakti