Zipaquirá, ZipakiraZipakirao, estas municipo de Kolombio en la provinco Sabana Centro kies ĉefurbo ĝi estas. Ĝi situantas norde de la departemento Kundinamarko en la centro de la lando, je nur 48 km el ŝtata ĉefurbo Bogoto. Kun loĝantaro de 112.069 loĝantoj, ĝi estas la municipo plej granda kaj loĝata de sia departemento. Populare konata kiel Zipa en referenco al Zipa; titolo kiun havis la kaciko muiska de Bakatao. Estas unu de la centroj de elfosado de salo plej gravaj el Kolombio, pro kio ties kromnomo estas la "Ciudad de la Sal" (salurbo). Limas kun la municipoj Tausa kaj Cogua norde; Nemocón, Gachancipá kaj Sopó oriente; Cajicá kaj Tabio sude; Subachoque kaj Pacho okcidente.

Zipaquirá
municipo de Kolombio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 196 409  (2017) [+]
Loĝdenso 1 012 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 5° 1′ N, 74° 0′ U (mapo)5.0247222222222-74.001388888889Koordinatoj: 5° 1′ N, 74° 0′ U (mapo) [+]
Alto 2 652 m [+]
Areo 194 km² (19 400 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Zipaquirá (Kolombio)
Zipaquirá (Kolombio)
DEC
Zipaquirá
Zipaquirá
Situo de Zipaquirá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zipaquirá [+]
vdr
Ĉefa placo kaj urbodomo de Zipaquirá.
Strato de Zipaquirá

De fondo antaŭhispana, ties loĝantoj setlis en la sektoro nune konata kiel Pueblo viejo (malnova vilaĝo) je 200 metroj proksimume de ties aktuala loko. Ĝi estis starigita kiel urbo la 18-a de julio de 1600 fare de la hispana Don Luis Henríquez. Ĝi estis sinsekve ĉefurbo de la Provinco Kundinamarko, de la Provinco Zipakirao, de la Suverana Ŝtato Kundinamarko kaj de la Departemento Kesada (1905-1910).

Zipaquirá estas fame konata internacie pro sia Salkatedralo, kiu ricevis agnoskon kiel “Unua marindaĵo de Kolombio” la 4-a de februaro de 2007; la katedralo estas unu el la plej grandaj religiaj konstruaĵoj en la mondo: trinava, 120 metrojn longa kaj troviĝas 200 metrojn sub tero. La tuta surfaco estas de ĉirkaŭ 8.500 m². En la eno de la katedralo ĉio estas elĉizita el salkristaloj: multaj grandegaj krucoj, anĝeloj kaj kelkaj Madono-statuoj - ĉio el salo.

Krome estas urba kerno, kiu estis deklarira historia kaj kultura heredaĵo de Kolombio.

Eksteraj ligiloj redakti