Zoho estas enreta aplikaĵaro. Tiel estas, la uzanto iras al zoho.com kaj uzas la tekstoredaktilon, aŭ la programon de kalkultabelo en la reta foliumilo. Kiam oni konservas la dokumenton, tiu dokumento estas konservita al servilo ĉe Zoho. La dokumento estas alirebla de iu ajn en la mondo, kaj la posedanto povas inviti kunlaborantojn. La kunlaborantoj povas prilabori la saman dokumenton samtempe! La parto de la dokumento (kutime alineo se temas pri teksta dokumento) kiun vi prilaboras estas ŝlosita kontraŭ redakto de aliaj, kaj la parto kiun alia redaktas estas ŝlosita kontraŭ redakto de vi. AdventNet, Korp. la patra kompanio de Zoho, publike garantias ke la kernaj aplikaĵoj restos senpagaj.

La Zoho API Arkivigite je 2008-06-22 per la retarkivo Wayback Machine (aplikaĵa programa interfaco) estas publike alirebla. Tio signifas ke eksteraj liverantoj povas krei programojn kiuj uzas la servojn de Zoho.

Aplikaĵoj redakti

La aplikaĵoj estas Zoho Writer, tekstoredaktilo, (plene Esperantigita, la traduko estas en la kontrola fazo), Zoho Sheet, programo de kalkultabelo (plene Esperantigita, en kontrola fazo), Zoho Show, prezentilo, Zoho Notebook, kajero, Zoho Wiki, vikio, Zoho Planner, planilo, Zoho Chat, tujmesaĝilo, Zoho Projects, projekta administrilo, Zoho CRM, klientorilata administrilo, Zoho Invoice, faktura kreilo, Zoho Meeting, reta konferencado, Zoho DB & Reports, datumbazo kaj raportoj, Zoho Creator, kreilo da datumbazaj aplikaĵoj, Zoho Polls, por la kreado de opinisondoj, kaj plu.

Zoho Writer redakti

Zoho Writer estas funkciriĉa tekstoredaktilo kiu subtenas realtempan kunlaboradon. Oni povas importi dokumentojn kiuj originas de Microsoft Word (DOC, DOĈ), OpenOffice.org (ŜW), la formojn OpenDocument (ODT), HTML, RTF, JPG, GIF kaj PNG. Writer ankaŭ subtenas la enkorpigon de fotoj de la retejoj Flickr kaj Zooomr, videoj de Youtube, Vimeo..ktp, kaj povas publikigi rekte al ĉefaj blogaj platformoj. Ekzistas kromprogramoj por Microsoft Office, Facebook, iPhone, kaj la QuickRead-kromprogramo por la foliumilo (IE aŭ Firefox). Senreta redaktado de dokumentoj estas ebla, uzante la foliumilan kromprogramon Google Gears. Komence, Zoho kontrolis ŝanĝojn ĉiujn 8 sekundojn, sed nun utiligas la realtempajn avizojn de Zoho Chat.

Zoho Sheet redakti

Zoho Sheet estas la kalkultabela programo. Sheet nun rulas makroojn kaj eĉ enhavas VBA-redaktilon; inkluzivas la normajn funkciojn, kaj aldonas aŭtomatan procezadon de eksteraj informfluoj (RSS/ATOM) kaj la publikigon de diagramoj en blogojn kaj aliajn retpaĝojn. Same kiel Writer, Sheet ebligas samtempan kunredaktadon kaj estas integrita kun Zoho Notebook kaj Creator. Zoho Sheet havas kromprogramon por Microsoft Excel, estas disponebla kiel labortabla fenestraĵo kaj kiel parto de enretaj servoj box.net kaj Facebook.

Zoho DB & Reports redakti

Zoho DB & Reports estas enreta datumbaza kaj raportada aplikaĵo. Oni povas krei diagramojn, pivotajn tabelojn, resumajn rigardojn kaj tabelajn rigardojn per afabla ŝovmeta interfaco. Oni povas krei rilatajn datumbazojn el pluraj tabeloj, tiam informpeti pri la datumoj. La rekonataj SQL-dialektoj estas: Oracle, SQL Server, DB2, Sybase, MySQL, PostgreSQL, Informix kaj ANSI SQL. Aŭtomata alŝutado de datumoj estas subtenata. Estonta plano estas integri Zoho DB kun Zoho Creator.

Zoho Creator redakti

Per Zoho Creator oni povas krei proprajn datumbazajn aplikaĵojn, sen kono de programa lingvo. La ŝovmeta interfaco faciligas la uzon de aplikaĵa logiko (per la trenado de elementoj muse), kaj ŝablonoj estas disponeblaj. Oni povas importi datumojn el la dosierformoj .xls, .csv kaj .tsv.



Zoho en Esperanto redakti

Zoho, la virtuala oficejo, post nelonge ekzistos en Esperanto. La fakto estas ke tiu enreta aplikaĵaro nur prezentis la ŝancon de tutmonda kunlaborado. Sen utila, komuna laborlingvo, la ŝanco restis senefektivigata por multaj personoj en la mondo kiuj ne regas anglan, la plej uzata, sed malfacila, 'internacia' lingvo. Kiel oni tuj ekscias je la komenco de internacia projekto, la kunlaborantoj vere devas paroli la saman lingvon, kaj paroli flue.

Sekureco redakti

Zoho ne uzas ĉifritan HTTPS-konekton defaŭlte. La uzanto devus mane uzi tian konekton; ekz. https://writer.zoho.com por aliri ĉifritan konekton al Zoho Writer.


Eksteraj ligiloj redakti