Dr. John A. Zoidberg estas fikcia rolulo en la televidserio Futurama. Li estas krustulo el planedo Decapod 10 (nomita laŭ la efektiva ordo Dekapodo de dekpiedaj krustuloj), kiu laboras kiel kuracisto por Planet Express, malgraŭ sia tro malbona kompreno de homa fiziologio. Lia karaktero parodias la supozitan riĉecon kaj aŭtomatan respekton de modernaj kuracistoj ĉar lia nekompetenteco pri homa medicino igas lin ekstreme malriĉa malgraŭ sia profesio, kaj li estas ofte senhejma kiam li ne laboras. Li ankaŭ estas parodio pri jida kulturo - pligrandigita ĉar moluskoj ne estas koŝeraj.

Zoidberg
movbilda persono • fikcia eksterterulo • fikciulo en televida serio
Kreita de Ken Keeler
Verko Futurama
Voĉigita de Billy West
Informoj
Sekso vira
Specio eksterterana antropomorfa krustulo
Povoj tre malbona kompreno de homa fiziologio
Naskiĝis sur fikcia planedo Decapod 10
Loĝloko New New York
Okupo kuracisto
Titolo doktoro
vdr

Zoidberg estas voĉita originale de Billy West, kiu prezentas la rolulon kun jida akĉento inspirita de aktoroj George Jessel kaj Lou Jacobi.[1]

Referencoj redakti