Zumo

(Alidirektita el Zumado)

Akustiko

Zumozumado estas kontinua, malakuta kaj obtuza bruado aŭ murmurado kun preskaŭ fermita buŝo aŭ konfuza bruado.

Do tia bruado, kian aŭdigas skaraboj, muŝoj, kuloj, kugloj, homamasoj, apenaŭ aŭdebla siblado de elektraj maŝinoj k.s.

Metafore konfuzitaj pensoj (la pensoj konfuze zumis en lia kapo) aŭ signo de frenezeco (muŝoj zumis en lia kapo).

Zumado estas ankaŭ nedezirata akompana bruo de radioriceviloj.