Ú

la litero U kun dekstra korno; parto de ĉeĥa, slovaka, hungara, islanda, kaj feroa alfabetoj

Ú, ú (u kun dekstra korno) estas litero de la latina alfabeto uzata en la ĉeĥa, feroa, hungara, islanda kaj slovaka lingvoj. Krome ĝi aperas en la hispana, irlanda, itala, nederlanda, okcitana, portugala kaj vjetnama lingvoj kaj en la pinjino kiel variaĵo de la litero u.

Uzo en diversaj alfabetoj redakti

Ĉeĥa redakti

En la ĉeĥa alfabeto la litero ú estas 34-a kaj esprimas la sonon /uː/. Ĝi povas aperi nur kiel unua litero de vorto. Tio ne rilatas al kunmetitaj vortoj; ekzemple trojúhelník (triangulo), derivita de tři (tri) kaj úhel (angulo).

Ĉina redakti

En pinjino ú esprimas vokalon de dua tono.

Feroa redakti

Ú estas 24-a litero de la feroa alfabeto, kie povas esprimi jenajn sonojn:

Hispana, kataluna kaj portugala redakti

Ú estas uzata kiel akcentata u, kiam la akcento ne estas laŭregula.

Hungara redakti

En la hungara alfabeto ú estas 36-a kaj esprimas la sonon /uː/ (longan u).

Islanda redakti

En la islanda alfabeto ú estas 25-a kaj esprimas la sonon /u/ (ordinaran u).

Slovaka redakti

En la slovaka alfabeto ú estas 39-a kaj esprimas la sonon /uː/.

Kodigo redakti

Grafemo HTML Unikodo TeX
Ú Ú U+00DA \acute U
ú ú U+00FA \acute u

Eksteraj ligiloj redakti