Ștefănești (Trei Sate)
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Ştefăneşti (Trei Sate))
Ĉi tiu artikolo temas pri eksa vilaĝo en distrikto Mureș. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Ștefănești.
Ștefănești [ŝtefəneŝtj] (hungare: Székelyszentistván [sekejsentiŝtvan]) estis vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Sovata. Ĝi nun estas parto de Trei Sate.
Ștefănești | |
---|---|
Eksa vilaĝo | |
setlejo | |
Lando | Rumanio |
Distrikto | distrikto Mureș |
Alinome | Székelyszentistván (hungare) |
Iama hungara departemento | Maros-Torda |
Loĝantaro redakti
En 1910 Ștefănești havis 508 loĝantojn (hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, departemento Maros-Torda. En 1956 ĝi unuiĝis kun Cioc kaj Hotești sub la nomo Trei Sate (= tri vilaĝoj).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Komunumoj pri Stefano la 1-a en la Hungara reĝlando redakti
Hungaraj loknomoj kun "szentistván" aŭ "szentkirály" (sankta Stefano / sankta reĝo) rilatas al Stefano la 1-a de Hungario. Tiuj lokoj manifestis kunlaboradon en 1997 en Szentkirályszabadja. La unua parto de la nomo Székelyszentistván rilatas al la sikuloj.
Gravaj personoj redakti
- Dénes Faluvégi (17-a de decembro 1888 – Buchenwald, aprilo 1945): rumania hungara pedagogo kaj redaktoro.
- István Nemes (kuracisto): kuracisto
- János Sándor (n. 9-a de aŭgusto 1941), instruisto, amatora lignoskulptisto vivanta en Székelyszentistván.[1] Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- József Somai (n. 31-a de aŭgusto 1931): ekonomisto, fakpublicisto, vicurbestro de Cluj-Napoca.
- László Szoboszlai (1898–1992, popolpoeto