(29981) 1999 TD10

transneptuna objekto

(29981) 1999 TD10 estas tre granda, malhela transneptuna objekto malkovrita la 3-an de oktobro 1999 de la usona astronomo James Vernon Scotti[1] elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono) en la kadro de la projekto Spacewatch.

(29981) 1999 TD10
asteroido
asteroidotransneptuna objekto
Oficiala nomo (29981) 1999 TD10
Aliaj nomoj 1999 TD10
Malkovro
Malkovrinto J. Scotti (Spacewatch)
Dato de malkovro 3-a de oktobro 1999
Loko de malkovro Observatorio de Kitt Peak
Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
14,229 Tm (95,118 AU)
1,836 Tm (12,275 AU)
26,623 Tm (177,961 AU)
Discentreco 0,8709
Meza anomaliangulo 6,938°
Epoko 4-a de septembro 2017
Klinangulo 5,959°
Periodo 338838,131 tagoj (927,688 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
184,791°
Argum. de periapsido 172,339°
Terdistanco
- Minimuma

1,686 Tm (11,271 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 104 km
Rotacia periodo 0,6409 tago (15,382 horoj)
Geometria albedo 0,044
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 8,7
vdr

Post ĝia malkovro, ĝi estis portempe klasifikata kiel centaŭro,[1] sed post kalkulo de ties orbito far'de Gareth Williams, asociata direktoro de Minor Planet Center, ĝi estis rigardita kiel objekto de la disa disko.

Ĝia tre discentra orbito gvidas ĝin al pli ol 14 miliardoj da km de la Suno, ĝi trakuras tiun orbiton en pli ol 927 jaroj kaj pasis sian perihelion la 18-an de oktobro 1999. Ĝi tiam proksimiĝis al 1,836 miliardo da km de Suno, inter la orbitoj de Saturno kaj Urano : ĝi do estas uranorenkonta kaj neptunrenkonta objekto. Ĝia urana MOID estas "nur" 1,861 AU (278,351 milionoj da km).

Pro ĝia discentra orbito, ĝi estas ankaŭ rigardita kiel kometo : spuro de kometa aktiveco estis observita elde pluraj observatorioj.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (29001 – 30000)Poste:
29980 Dougsimons(29981) 1999 TD1029982 Sarahwu