(5604) 1992 FE
(5604) 1992 FE estas malgranda, neordinare hela atona asteroido, malkovrita la 26-an de marto 1992 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).
(5604) 1992 FE | |
asteroido | |
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (5604) 1992 FE |
Aliaj nomoj | 1992 FE |
Malkovro | |
Malkovrinto | Robert H. McNaught |
Dato de malkovro | 26-a de marto 1992 |
Loko de malkovro | Coonabarabran (Aŭstralio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Atona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
138,663 Gm (0,927 AU) 82,466 Gm (0,5513 AU) 194,859 Gm (1,303 AU) |
Discentreco | 0,405 |
Meza anomaliangulo | 101,435° |
Klinangulo | 4,794° |
Periodo | 325,949 tagoj (0,8924 jaro) |
Longitudo de suprenira nodo |
311,934° |
Argum. de periapsido | 82,482° |
Terdistanco - Minimuma |
5,026 Gm (0,0336 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,55 - 0,75 km |
Rotacia periodo | 0,2224 tago (5,3375 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,48 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | V |
Absoluta magnitudo | 16,4 |
Ĝia spektra klaso "V" indikas "ŝtonan" asteroidon, entenantan piroksenojn kaj aliaj silikatoj de fero kaj de magnezio, de komponiĝo simila al tiu de 4 Vesta. Verŝajne, ĝi estas elŝirita ero de 4 Vesta.
Ĝi estas venusrenkonta kaj terrenkonta asteroido, kies orbito krucas tiujn de Venuso kaj Tero kun malgranda orbita klinangulo. Ĝi povas proksimiĝi je 5 milionoj da km de Tero: malgraŭ ĝia malgrandeco (inter 550 kaj 750 metroj), ĝi estas klasifikata potence danĝera objekto.
- La 25-an de februaro 1992 ĝi pasis al 0,03537 AU (5,2912 milionoj da km) de Tero.
- La 24-an de februaro 2017 ĝi pasis al 0,03360 AU (5,026 milionoj da km) de Tero.
- La 27-an de februaro 2156 ĝi pasos al 0,03643 AU (5,449 milionoj da km) de nia planedo.
Ĝi estas danĝera ankaŭ kontraŭ Venuso: la 15-an de aprilo 2015, ĝi pasis al 0,007171 AU (1,073 miliono da km) de tiu-ĉi planedo.
Eksteraj ligiloj redakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5603 Rausudake | (5604) 1992 FE | 5605 Kushida |