(84522) 2002 TC302

Trans-Neptuna asteroido

(84522) 2002 TC302 estas tre granda, ne tre hela transneptuna objekto malkovrita la 9-an de oktobro 2002 en la kadro de la astronomia kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT) per la schmidt-teleskopo Samuel Oschin de la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).[1]

(84522) 2002 TC302
Transneptuna objekto
Foto de (84522) 2002 TC302 per la Kosmoteleskopo Hubble, 2005
Foto de (84522) 2002 TC302 per la Kosmoteleskopo Hubble, 2005
Foto de (84522) 2002 TC302 per la Kosmoteleskopo Hubble, 2005
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto
Oficiala nomo (84522) 2002 TC302
Aliaj nomoj 2002 TC302
Malkovro
Malkovrinto NEAT
Dato de malkovro 9-a de oktobro 2002
Loko de malkovro Mt. Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto
2:5-resonant trans-Neptunian object vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
8,238 Tm (55,066AU)
5,851 Tm (39,111 AU)
10,625 Tm (71,021 AU)
Discentreco 0,2897
Meza anomaliangulo 325,763°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 35,039°
Periodo 149253,956 tagoj (408,635 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
23,844°
Argum. de periapsido 86,805°
Terdistanco
- Minimuma

5,731 Tm (38,309 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 584+105
−88
km
Rotacia periodo 0,225 tago (5,41 horoj)
Geometria albedo 0,115
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 3.9
vdr

Ĝi estas en orbita resonanco 2:5 kun Neptuno kaj estas klasifikata kiel disdiskano.

Grando redakti

La grando de (84522) 2002 TC302 estas 584+105
−88
km : ĝi estas rigardita de Michael E. Brown kiel "ebla nanplanedo"[2] Estinta mezuro per kosmoteleskopo Spitzer donis 1 145+337
−325
km.[1] La trotakso estis ŝuldata al nesufiĉa movo, kiu ne permesis taŭge subtrahi la ĉielan lumon, kaj al la ĉeesto de brila objekto en la fono.[3]

La ruĝa spektro de (84522) 2002 TC302 sugestas, ke tiu ĉi havas malmulte da freŝa glacio ĉe sia surfaco.

 
Komparo de grandoj de (84522) 2002 TC302 kun aliaj transneptunaj objektoj

Orbito redakti

La perihelio de (84522) 2002 TC302 estas proksimume egala al la duona grandakso de la orbito de Plutono ; ĝi trakuras sian orbiton en pli ol 408 jaroj kaj venos en sian perihelion la 11-an de aprilo 2059.

Ĝi estas en orbita resonanco 2:5 kun Neptuno, tie estas,ke ĝi faras du rondirojn ĉirkaŭ la Suno, dum Neptuno faras kvin rondirojn.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (84001 – 85000)Poste:
(84521) 2002 TE300(84522) 2002 TC302(84523) 2002 UF2

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (84522) 2002 TC302 en la angla Vikipedio.