(85938) 1999 DJ4

asteroido

(85938) 1999 DJ4 estas tre malgranda, tre hela duopa apolona asteroido malkovrita la 24-an de februaro 1999 en la kadro de la kampanjo Lincoln Near-Earth Asteroid Research (LINEAR) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

(85938) 1999 DJ4
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo (85938) 1999 DJ4
Aliaj nomoj 1999 DJ4; 1997 ED33
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 24-a de februaro 1999
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
277,199 Gm (1,853 AU)
143,152 Gm (0,9569 AU)
411,246 Gm (2,749 AU)
Discentreco 0,4836
Meza anomaliangulo 137,104°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 9,144°
Periodo 921,293 tagoj (2,522 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
19,904°
Argum. de periapsido 197,648°
Terdistanco
- Minimuma

3,476 Gm (0,02323 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 0,48 ± 0,09 km
Ĉefa korpo :0,43 ± 0,08 km
Maso
- Denso
7,46 × 1010 kg
1,6 g/cm³
Rotacia periodo 0,105 tago (2,5141 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,28 ± 0,18 (supozita)
Observaj ecoj
Spektroklaso Sq
Absoluta magnitudo 18,6
vdr

Ecoj redakti

Ĝi estas en orbita resonanco 3:4 kun Marso. Ĝia spektra klaso "Sq" (subklaso de la klaso"S") indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Orbito redakti

Ĝia discentra orbito krucas tiujn de la Tero kaj de Marso : ĝi estas terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido. Ĝia malsuprenira nodo estas tre proksima de la tera orbito: tio, kio faras de ĝi potence danĝeran objekton.

  • Ĝia tera MOID estas 0,02323 astronomia unuo (3,476 milionoj da km).
  • Ĝia marsa MOID estas 0,17045 astronomia unuo (25,499 milionoj da km).
  • La 3-an de aprilo 1941 ĝi pasis al 0,02632 astronomia unuo (3,938 milionoj da km) de la Tero.
  • La 2-an de majo 2093 ĝi pasos al 0,07424 astronomia unuo (11,106 milionoj da km) de nia planedo.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 21-an de februaro 2004 de P. Pravec, P. Kušnirák, L. Kotková, P. Brown, N. Kaiser, G. Masi kaj F. Mallia, uzinte lumajn kurbojn observitaj elde diversaj observatorioj , anoncita la 23-an de aprilo 2004.

Tiu satelito havas estimatan diametron de 0,21 ± 0,05 km, orbitan duonan grandakson estimata je 0,21 ± 0,05 km kaj orbitan periodon de 0,7388 ± 0,0004 tago (17,73 horoj).

Aliaj ecoj de tiu satelito estas ankoraŭ nekonataj.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (85001 – 86000)Poste:
(85937) 1999 DL1(85938) 1999 DJ4(85939) 1999 DN5