33437 Ordenovic

asteroido

33437 Ordenovic estas malgranda, neordinare hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, en orbita resonanco 1:2 kun Marso.

33437 Ordenovic
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 33437 Ordenovic
Aliaj nomoj 1999 FK9 ; 1997 WN1
Malkovro
Malkovrinto LONEOS
Dato de malkovro 22-a de marto 1999
Loko de malkovro Flagstaff, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
361,061 Gm (2,414 AU)
313,502 Gm (2,096 AU)
408,620 Gm (2,731 AU)
Discentreco 0,1317
Meza anomaliangulo 179,072°
Epoko : 13-a de septembro 2023
Klinangulo 3,471°
Periodo 1369,562 tagoj (3,750 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
44,392°
Argum. de periapsido 157,688°
Terdistanco
- Minimuma

163,309 Gm (1,09165 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,131 ± 0,283 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,427 ± 0,063
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 15,36
vdr

Ĝi estis malkovrita dum la astronomia kampanjo LONEOS la 22-an de marto 1999 elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sudoriente de Flagstaff (Arizono, Usono).

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la francan programaran inĝenieron Christophe Ordenovic[1] de la Observatorio de la Côte d'Azur, Francio. Li kontribuis al la simulado de asteroidaj observoj por la misio Gaia kaj al la plibonigo kaj testado de la algoritmoj dediĉitaj al la klasifiko de steloj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (33001 – 34000)Poste:
(33436) 1999 FZ633437 Ordenovic33438 Mauriziopajola