4721 Atahualpa

asteroido

4721 Atahualpa (aŭ 4721 Ataŭalpo‎) estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 29-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden, en la kadro de la "Second Trojan Survey"[1] ("Dua Enketo pri Trojanoj").

4721 Atahualpa
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 4721 Atahualpa
Aliaj nomoj 4239 T-2 ; 1983 RO8 ;
1989 GH5
Nomita laŭ Ataŭalpo vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 29-a de septembro 1973
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
337,110 Gm (2,253 AU)
295,721 Gm (1,977 AU)
378,500 Gm (2,530 AU)
Discentreco 0,123
Meza anomaliangulo 229,095°
Klinangulo 4,367°
Periodo 1235,573 tagoj (3,383 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,84 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
39,415°
Argum. de periapsido 215,960°
Fizikaj ecoj
Diametro 4,608 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,332 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,7
vdr

Tom Gehrels fotis la ĉielon elde la Observatorio de la Monto Palomar, (norde de San-Diego, Kalifornio, Usono). La fotaj platoj, senditaj en Leiden (Nederlandon), estis poste ekzamenitaj per lumpulsa komparilo de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.

Okaze de la 500-jara jubileo de la malkovro de Ameriko, ĝi estis nomita en memoro de la lasta inkaa imperiestro Ataŭalpo (~15021533). Kvankam li elaĉetiĝis per plena ĉambro da oro kaj juveloj, li estis mortigita de la konkistadoro Pizarro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4720 Tottori4721 Atahualpa4722 Agelao