5112 Kusaji

asteroido

5112 Kusaji estas malgranda, eksterordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 23-a de septembro 1987 de la japanaj astronomoj Hiroŝi Kaneda kaj Sejĝi Ueda elde la observatorio de Kuŝiro en Hokajdo.

5112 Kusaji
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5112 Kusaji
Aliaj nomoj 1987 SM13; 1971 TK1;
1987 SL29; 1990 OV1
Malkovro
Malkovrintoj H. Kaneda kaj S. Ueda
Dato de malkovro 23-a de septembro 1987
Loko de malkovro Kuŝiro (Hokajdo)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
325,387 Gm (2,175 AU)
283,198 Gm (1,893 AU)
367,575 Gm (2,457 AU)
Discentreco 0,130
Meza anomaliangulo 276.359°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 5,766°
Periodo 1171,684 tagoj (3,208 jaroj)
Meza cirkulrapido 20,20 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
62,728°
Argum. de periapsido 341,688°
Terdistanco
- Minimuma

135,006 Gm (0,902458 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 3.42 ± 0.13 km
Ĉefa korpo : 3.27 ± 0.13 km
Rotacia periodo 0,1166 tago (2.7995 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0.5 ± 0.081
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,6
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la japana agrikulturisto kaj amatora astronomo Shigeji Kusaji (18791956), unua estro de la Astronomia Klubo de Asahikaŭa. Li observis la sunmakulojn de 1928 ĝis 1955 kaj la klubanoj daŭrigis la observojn.

Satelito redakti

Satelito estis malkovrita la 25-an de oktobro 2016 de V. G. Chiorny, , P. Pravec, D. Romeuf, R. Montaigut, A. Leroy, C. Gillier, V. Benishek, A. Marchini, R. Papini, F. Salvaggio kaj J. Oey, uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 1-an de oktobro 2016.

Tiu satelito havas diametron taksata je 1,01 ± 0,08 km kaj orbitan duonan grandakson taksata je 7 km. Ĝia orbita periodo estas 0,8642 tago (20,74 horoj), la rotacia periodo de la satelito estas ankaŭ 20,74 horoj: tiu satelito estas en ligita rotacio.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5111 Jacliff5112 Kusaji5113 Kohno