5872 Sugano

asteroido

5872 Sugano estas malgranda, meze hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 30-an de septembro 1989 de la japanaj astronomoj Koyo Kawanishi kaj Toshiro Nomura elde la observatorio de Minami-Oda, apud Kamikaŭa en gubernio Hjogo (Japanio).

5872 Sugano
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5872 Sugano
Aliaj nomoj 1989 SL; 1972 RN1
Nomita laŭ Matsuo Sugano vd
Malkovro
Malkovrintoj Koyo Kawanishi
kaj Toshiro Nomura
Dato de malkovro 30-a de septembro 1989
Loko de malkovro Kamikaŭa
(Gubernio Hjogo, Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
336,464 Gm (2,249 AU)
291,852 Gm (1,951 AU)
381,076 Gm (2,547 AU)
Discentreco 0,133
Meza anomaliangulo 300,694°
Klinangulo 6,611°
Periodo 1232,020 tagoj (3,373 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,86 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
242,430°
Argum. de periapsido 131,270°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 6.33 km
Ĉefa korpo : 6.06 km
Rotacia periodo 0,1402 tago (3,3642 horoj)
Geometria albedo 0.16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,6
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la japana amatora astronomo Matsuo Sugano (japane: 菅野松男, Sugano Matsuo), malkovrinto de la kometo C/1983 J1, de tri novaoj, de varianta stelo kaj de pluraj asteroidoj. Li laboris de 36 jaroj en la Miunicipa Planetario de Akaŝi.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 23-an de septembro 2016 de D. Pray, P. Pravec, K. Hornoch, P. Kušnirák, A. Carbognani, Yu. N. Krugly, V. G. Chiorny, R. Inasaridze, V. Ayvazian, O. Kvaratskhelia, M. Husarik, M. Pikler, V. Benishek kaj I. Molotov, uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 11-an de oktobro 2016.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,82 km kaj orbitan duonan grandakson taksata je 11 km. Ĝia orbita periodo estas 0,785 ± 0,001 tago (18,84 ± 0,024 horoj). La rotacia periodo de tiu satelito estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5871 Bobbell5872 Sugano5873 Arkiloko