7225 Huntress

asteroido

7225 Huntress estas malgranda, meze hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 22-an de januaro 1983 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono).

7225 Huntress
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7225 Huntress
Aliaj nomoj 1983 BH; 1989 XJ
Nomita laŭ Wesley Huntress vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 22-a de januaro 1983
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
350,262 Gm (2,341 AU)
279,186 Gm (1,866 AU)
421,338 Gm (2,816 AU)
Discentreco 0,203
Meza anomaliangulo 106,954°
Klinangulo 6,87106°
Periodo 1308,579 tagoj (3,583 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,47 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
275,766°
Argum. de periapsido 203,536°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 6,68 ± 0,22 km
Ĉefa korpo : 6,54 ± 0,22 km
Rotacia periodo 0,1017 tago (2,43995 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,165 ± 0,016
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 13,3
vdr

Ĝia spektra klaso "Sq" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio. Ĝenerale, tiaj asteroidoj havas grandan albedon (ĉ. 0,2)

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la usona kosmokemiisto Wesley T. Huntress Jr. direktoro de la programoj pri kosma scienco de la NASA en la 1990-aj jaroj. Li studis la kemian evoluon de la interstelaj nuboj, kometoj kaj planedaj atmosferoj. Li grave kontribuis al la disvolviĝo de la esplora teamo pri kosmokemio de la Jet Propulsion Laboratory.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita fare de D. Pray, P. Pravec, P. Kušnirák, K. Hornoch, M. Husarik, M. Pikler, G. Cervak, Š. Gajdoš, F. Colas, kaj J. Lecacheux per studo de ĝia luma kurbo elde diversaj observatorioj inter la 7-a de decembro 2007 kaj la 14-a de januaro 2008, anoncita la 31-an de januaro 2008.[1]

Ĝi havas orbitan periodon de 0,6113 ± 0,0004 tagoj (14,67 horoj), ĝia orbita duona grandakso estas taksita je 10 km. Ĝia diametro estas 1,37 ± 0,14 km (21 % de tiu de la ĉefa korpo). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7224 Vesnina7225 Huntress7226 Kryl