Edward L. G. Bowell
usona astronomo
Edward L. G. BOWELL (naskita en 1943 en Londono) estas usona astronomo.
Edward L. G. Bowell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1943 (81-jaraĝa) en Londono |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Parizo • Universitato-Kolegio de Londono • Emanuel School |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Verkoj | 3688 Navaho |
Li lernis en la Lernejo Emanuel, la Universitato-Kolegio de Londono, kaj la Universitato de Parizo.
Li estas la ĉefa gvidanto de la plano Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) aŭ "Serĉo de terrenkontaj objektoj de la Observatorio Lowell".
Li malkovris grandan nombron da asteroidoj, iuj en la kadro de LONEOS, aliaj per siaj propraj serĉoj antaŭ la komenco de LONEOS.
Li kunmalkovris la periodan kometon 140P/Bowell-Skiff kaj la neperioda kometon C/1980 E1.
La asteroido 2246 Bowell[1] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- angle Edward Bowell, Lowell Observatory Arkivigite je 2016-04-18 per la retarkivo Wayback Machine